Reute AR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mohren)
Reute
Blazono de Reute
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Reute apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj  47° 25′ 11″ N 9° 34′ 31″ O / 47.41972 °N, 9.57528 °O / 47.41972; 9.57528 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 11″ N 9° 34′ 31″ O / 47.41972 °N, 9.57528 °O / 47.41972; 9.57528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 678
Areo 4,99 km²
Alteco 721 m super marnivelo
Poŝtkodo 9411
Komunumkodo 3035
Mapo de Reute
vdr

Pri la komunumo redakti

Reute estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 678 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Reute situas en la regiono kaj iama distrikto Vorderland (Antaŭa Lando). Ĝi estas preskaŭ eksklavo limante nur en nordo al la kantona teritorio, tranĉante la eksklavon Oberegg de Kantono Apencelo Interna en du partojn. La komunumo konsistas el la partoj Mohren, Reute mem kaj Schachen.

Najbaraj komunumoj redakti

Reute limas en nordo al Heiden, en oriento al Oberegg (AI), en sudoriento al Balgach (SG), en sudo al Rebstein (SG), en sudokcidento al Marbach (SG), kaj en okcidento denove al Oberegg (AI).

Trafiko redakti

Reute situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Heiden al Heerbrugg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Reute datiĝas el la jaro 1595 kiel Reütti.[1]

De post la Apencelaj Militoj de 1401 ĝis 1409 la tuta regiono Vorderland kun Supra Hirschberg, al kiu Reute apartenas, apartenis al Trogen. Kiam en la jaro 1655 en Oberegg estis konstruita katolika preĝejo kiel reago en Reute (tiam Reütti) estis konstruita reformita preĝejo, kiu fariĝis la centro de la hodiaŭa komunumo. En la jaro 1869 kaj 1870 okazis korekto kaj interkonsento de la limoj inter Apencelo Interna kaj Apencelo Ekstera en la regiono Supra Hirschberg, kaj ek de tiam Reute dividas la komunumon kaj distrikto Oberegg en du partojn.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Reute.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti