Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo (Szombathely)

La monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Szombathely. Pli frue la patrono estis Sankta Norberto.

Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo
Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo en Szombathely (dekstre)
Monaĥeja preĝejo Koro de Jesuo en Szombathely (dekstre)
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La dominikana monaĥeja preĝejo estis konstruita inter 1905 kaj 1907. Baldaŭ la premonstratoj transprenis la servojn ĝis 1950, poste ili estis forigitaj. Post la 2-a mondmilito la tegmento estis rekonstruita, inter 1964-1966 interne pentrita, en 2013 plene renovigita. En 2011 en la urba universitato oni fondis katolikan grupon, en la sekva jaro ili ricevis la preĝejon, kiel loko pri la animaj ekzercoj.

Konstruaĵoj redakti

Preĝejo redakti

La preĝejo situas laŭ la trotuaro inter la monaĥejo kaj lernejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, apud la enirejo estas nur po unuj mallarĝaj fenestroj. La turopinto estas plurlatera piramido pinta, sed ankaŭ la fasado estas mallarĝa kaj alta. Interne super la altaro estas skulptaĵo pri Koro de Jesuo.

Monaĥejo kaj lernejo redakti

Tiuj konstruaĵoj estis konstruitaj samtempe kun la preĝejo. La monaĥejo estas duetaĝa kaj etendiĝas ĝuste ĉe stratangulo. La monaĥinoj edukis knabinojn en la lernejo.

La lernejo estas unuetaĝa. La monaĥejo, preĝejo kaj lernejo kontaktiĝas laŭ la trotuaro. La lernejo ŝtatiĝis en 1948.

Fontoj redakti