Monica BLEIBTREU [monika blajbtroj] (naskiĝis la 4-an de majo 1944 in Vieno; mortis la 14-an de majo 2009 en Hamburgo) estis aŭstra aktorino, profesorino pri aktorado kaj scenaristino.

Monica Bleibtreu
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1944 (1944-05-04)
en Vieno,  Aŭstrio
Morto 13-an de majo 2009 (2009-05-13) (65-jaraĝa)
en Hamburgo,  Germanio
Mortokialo pulma kancero
Tombo tombejo Ohlsdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Renato Attilio Bleibtreu
Frat(in)o Renate Bleibtreu
Edz(in)o Hans-Peter Korff
Infano Moritz Bleibtreu
Okupo
Okupo teatra aktoro • universitata instruisto • filmaktoro • scenaristo
vdr

Kiel filino de teatra reĝisoro ŝi jam kiel infano agadis sursceneje. Ŝi studis aktoradon en la fama Viena Max-Reinhardt-Seminar kaj poste dum pluraj jaroj laboris nur en teatroj. En la jaro 1971 ŝi unuafoje aperis en televida produktaĵo, samjare naskiĝis ŝia filo Moritz. Krome ŝi plu agadis teatre en Berlino, Munkeno kaj Vieno.

De 1993 ĝis 1998 Monica Bleibtreu estis profesorino pri aktorado en la Hamburga altlernejo por muziko kaj teatro (Hochschule für Musik und Theater).

En la jaro 2002 ŝi gajnis diversajn premiojn, interalie la Grimme Preis pro la rolo de Katia Mann en la filmo Die Manns - ein Jahrhundertroman. En oktobro 2005 ŝi gajnis la premion Deutscher Fernsehpreis ein la kategorio «plej bona aktorino» pro la filmo Marias letzte Reise. En majo 2007 ŝi gajnis la saman premion pro rolo en la filmo 4 Minuten.

Monica Bleibtreu mortis en la nokto de la 13-a al la 14-a de majo 2009, post plurjara lukto kontraŭ kancero.

Listo de filmoj redakti

  • 1972 – serio Der Kommissar - ero 51: Fluchtwege
  • 1974 – serio Tatort - ero: Der Mann aus Zimmer 22
  • 1976/1977 – Die Alpensaga
  • 1979 – Lemminge – Teil 2
  • 1979 – serio Tatort - ero: Alles umsonst
  • 1978–1996 – serio Auf Achse
  • 1983 – Der Zappler
  • 1984 – Der Beginn aller Schrecken ist die Liebe
  • 1986 – Jokehnen oder Wie lange fährt man von Ostpreußen nach Deutschland?
  • 1986 – Die Wilsheimer
  • 1987 – Der Joker
  • 1988 – Killing Blue
  • 1997 – Es geschah am hellichten Tag
  • 1998 – Lola rennt
  • 1999–2004 – serio Der Pfundskerl
  • 1999 – No Sex
  • 2000 – Abschied. Brechts letzter Sommer
  • 2000–2003 serio Polt
    • 2000 Polt muss weinen
    • 2001 Blumen für Polt
    • 2002 Himmel, Polt und Hölle
    • 2003 Polterabend
  • 2000 – Marlene
  • 2000 – Abschied – Brechts letzter Sommer
  • 2001 – Verlorenes Land
  • 2001 – Die Manns – Ein Jahrhundertroman
  • 2002 - Der Stellvertreter
  • 2002 – Tattoo
  • 2002 – Bibi Blocksberg
  • 2004 – serio Wilsberg – ero: Tödliche Freundschaft
  • 2004 – Bibi Blocksberg und das Geheimnis der blauen Eulen
  • 2004 – Der Wunschbaum
  • 2005 – Marias letzte Reise
  • 2006 – Eine Liebe in Saigon
  • 2006 – Vier Minuten
  • 2007 – Max Minsky und ich
  • 2007 – Muttis Liebling
  • 2007 – Das Herz ist ein dunkler Wald
  • 2008 – Ein starker Abgang
  • 2008 – Die zweite Frau
  • 2009 – Hilde