Monique Truong

usona verkisto

Monique T.D. TRUONG (naskiĝis la 13-an de majo 1968 en Sajgono en Sud-Vjetnamio) estas vjetnam-usona verkisto, kiu loĝas en Broklino, Novjorko.

Monique Truong
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1968 (1968-05-13) (55-jaraĝa)
en Ho-Ĉi-Min-urbo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Alief Hastings High School vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • juristo vd
Laborkampo eseobeletroprozoromano • juro pri intelekta propraĵo vd
Aktiva en Novjorko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

En 1975, je la aĝo de 6, ŝi kaj ŝia patrino lasis Vjetnamon por veni en Usonon kiel rifuĝintoj de la Vjetnama milito.[1] Ŝia patrino, alt-nivela respondeculo por internacia petrol-kompanio, unue restis malantaŭe por labori, sed poste ankaŭ lasis la landon post la falo de Sajgono.[1] La familio loĝis en Norda Karolino, Ohio, kaj Hustono, Teksaso.[2]

Truong finis sian bakalaŭrajn studojn ĉe Universitato Yale, kaj diplomiĝis en 1990 kun B.A. en Literaturo.[3] Ŝi studis ĉe la Jura Fako de Universitato Kolumbio, kie ŝi specialigis pri juro pri intelekta propraĵo.

Kariero redakti

Truong kunredaktis la antologion Watermark: Vietnamese American Poetry & Prose (Akvomarko: Vietnama Usona Poezio kaj Prozo) kun Barbara Tran kaj Khoi Truong Luu. Unu el ŝiaj kunredaktoroj sugestis, ke ŝi petu la stipendion Van Lier, kiu permesis, ke ŝi feriu dum du monatoj de sia advokata firmao por verki tiun, kiu fariĝos ŝia unua romano, The Book of Salt (La Libro de Salo). [4]

Truong inspiriĝis por ĉi tiu romano dum siaj kolegiaj studoj; ŝi aĉetis ekzempleron de The Alice B. Toklas Cookbook (La Receptaro de Alice B. Toklas) (1954)[5] ĉar ŝin interesis la recepto por haŝiŝaj kuketoj de Alice B. Toklas. La intereso de Truong vekiĝis, kiam ŝi malkovris, ke Toklas kaj Stein havis du hindoĉinajn virojn, kiuj kuiris por ili ĉe du el iliaj francaj loĝejoj.[4]

Eldonita en 2003, The Book of Salt gajnis multajn literaturajn premiojn, inkluzive de la New York Public Library Young Lions Award (Premio Junaj Leonoj de la Novjorka Publika Bilioteko) kaj la Bard Fiction Prize (Bard Premio por Fikcio). Ĝi situiĝas en Parizo post la Unua mondmilito, kaj rakontas la historion de Binh, vjetnama kuiristo, kiu, post pasigi jarojn laboranta por Gertrude Stein kaj Alice B. Toklas, devas decidi, ĉu li volas vojaĝi kune kun siaj dungantoj al Usono, aŭ reiri al Vjetnamo, aŭ resti en Francio. La romano esploras temojn de seksemeco, diasporo, raso, kaj nacia identeco.

Truong nun servas kiel vic-prezidanto de la Aŭtora Gildo de Usono.[6]

Libroj redakti

Mallonga fikcio kaj eseaj publikaĵoj redakti

  • Vietnam: Identities in Dialogue (Vjetnamo: Indentecoj en Dialogo)
  • Bold Words: A Century of Asian American Writing (Aŭdacaj Vortoj: Jarcento de Azia Usona Verkado)
  • An Interethnic Companion to Asian American Literature (Interetna Manlibro pri Azia Usona Literaturo)
  • "Kelly"; "Notes to Dear Kelly" ("Kelly"; "Notoj al Kara Kelly"), en Shawn Wong, ed., Asian American Literature: A Brief Introduction and Anthology (Azia Usona Literaturo: Mallonga Enkonduko kaj Antologio) (New York, Longman, 1995) pp. 288–293.
  • "Kelly", en Amerasia Journal, 17.2 (1991)
  • Yale University's The Vietnam Forum (La Vjetnama Forumo de Universitato Yale)

Edukiĝo redakti

Honoroj redakti

  • Asian American Writers' Workshop Van Lier Fellowship
  • Lannan Foundation Writing Residency
  • Residencies at the Liguria Study Center, Yaddo, Hedgebrook, and the Fundacion Valparaiso
  • 2011 Usona Akademio de Artoj kaj Beletro Rosenthal Family Foundation Award por Bitter in the Mouth (Akra en la Buŝo) [8]
  • 2010 Guggenheim Fellowship[9]
  • 2007 Princeton University Lewis Center for the Arts Hodder Fellowship[10]
  • 2004 New York Public Library Young Lions Fiction Award Winner por The Book of Salt [11]
  • 2004 Bard Fiction Prize por The Book of Salt [12]
  • 2004 PEN Oakland/Josephine Miles Award [13]
  • 2004 PEN/Robert Bingham Award por The Book of Salt [14]
  • 2004 Stonewall Book Award—Barbara Gittings Literature Award por The Book of Salt [15]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Monique Truong – An Interview with Author. Alirita 2020-05-08.
  2. Truong, Monique, "Opinion | My Father's Vietnam Syndrome", The New York Times, 2006-06-18. Kontrolita 2018-05-27.
  3. Monique Truong: Meet the Writers. Arkivita el la originalo je 2012-12-10. Alirita 2010-05-08.
  4. 4,0 4,1 "Monique Truong Interview", Writers Write. Kontrolita 2018-05-27. (en-US)
  5. Amazon.com: The Alice B. Toklas Cookbook: Alice B. Toklas, M. F. K. Fisher Fisher: Books
  6. "Monique Truong - The Authors Guild", The Authors Guild. Kontrolita 2018-05-27. (en-US)
  7. "21 Books to Curl Up With This Fall", Newsweek.
  8. Awards – American Academy of Arts and Letters (en-US). American Academy of Arts and Letters. Alirita 2018-05-27.
  9. John Simon Guggenheim Foundation | Monique Truong.
  10. "Faculty & Fellows", Lewis Center for the Arts. Kontrolita 2018-05-27. (en-US)
  11. Young Lions Award List of Winners and Finalists. The New York Public Library. Alirita 2018-05-27.
  12. Bard College | Bard Fiction Prize (angle). Bard College. Alirita 2018-05-27.
  13. Awards & Award Winners (en-US). PEN Oakland. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2018-05-27.
  14. "PEN/Robert W. Bingham Prize for Debut Fiction Winners - PEN America", PEN America, 2016-05-03. Kontrolita 2018-05-27. (en-US)
  15. ALA | Stonewall Book Awards (en-US). American Library Association. Alirita 2018-05-27.

Eksteraj ligiloj redakti