La MontarparuoVerdadorsa paruo (Parus monticolus) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montarparuo

Montarparuo, ĉe Kullu, Himaĉal Pradeŝo, Barato
Montarparuo, ĉe Kullu, Himaĉal Pradeŝo, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. monticolus
Parus monticolus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri tipa paruo simila al la Granda paruo, sed tiu ĉi, krom la ĝenerala nigra kapo kun blanka vizaĝo, montras multe pli larĝan nigran vertikalan strion, ĉefe en brusto, kontraste kun la flavaj subaj partoj. Krome ĝi montras pli ampleksan zonon de verda dorso, kio foje nomigas la specion. Ĉi tie oni preferas kiel komunan nomon el la latina scienca nomo monticolu, kio signifas “loĝanto de montoj”, ĉar fakte loĝas en multaj montaraj regionoj, kvankam ne nur.

Ĝi troviĝas en sudorientaziaj landoj el Himalajo al plej sudorienta pinto kiaj Bangladeŝo, Butano, suda Ĉinio, norda Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajvano kaj Vjetnamo.

Ties natura habitato estas borealaj arbaroj, moderklimataj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Subspecioj redakti

Kvar subspecioj estis priskribitaj:

  • p.m. monticolus - Vigors, 1831, trovita de norda Pakistano ĝis Nepalo kaj suda Tibeto
  • p.m. yunnanensis - La Toche, 1922, trovita de la orienta Himalajo kaj nordorienta Hindio ĝis centra Ĉinio, Laoso kaj Mjanmao
  • p.m. legendrei – Delacour, 1927, trovita en Vjetnama respubliko
  • p.m. insperatus - Swinou, 1866, endemia de Tajvano

Bildaro redakti

Referencoj redakti