Msvati la 3-a

reĝo de Svazilando

Msvati la 3-a (la 19-an de aprilo 1968) estas la reĝo de la reĝlando Esvatinio (kies antaŭa nomo estis Svazilando), kaj la estro de la Dlamini reĝa familio ekde 1986.

Msvati la 3-a
Persona informo
Mswati III
Naskiĝo 19-an de aprilo 1968 (1968-04-19) (55-jaraĝa)
en Manzini
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Svazilando vd
Alma mater Lernejo Sherborne • Sherborne International vd
Familio
Dinastio House of Dlamini vd
Patro Sobhuza II vd
Patrino Ntombi of Swaziland vd
Gefratoj MaNtofombi Dlamini • Thumbumuzi Dlamini vd
Edz(in)o Sibonelo Mngometulu • Carol Dlamini • Putsoana Hwala • Delisa Magwaza • Senteni Masango • Zena Soraya Mahlangu • Noliqhwa Ayanda Ntentesa • Nothando Dube • Phindile Nkambule • Sindiswa Dlamini • Siphelele Mashwama vd
Infanoj Sikhanyiso Dlamini vd
Profesio
Okupo suverenopolitikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
King Mswati ĉe la Umhlanga ceremonio 2006
Reĝa flago de Mswati la 3-a

Regado redakti

Msvati la 3-a estas absoluta monarko, kun preskaŭ senlimaj potencoj, kiu estras ŝtaton kun la lasta regadosistemo de sia speco en Afriko. Laŭ tradicio, la reĝo regas en Esvatinio kune kun sia patrino, kiam li respondecas pri la administra gvidado kaj la patrino pri la spirita gvidado. La reĝo nomumas la ĉefministron, membrojn de la registaro, membrojn de la juĝistaro, same kiel kelkajn membrojn de la du ĉambroj de parlamento ("la Senato" kaj la "Asembleo"). La aliaj membroj de la parlamentaj ĉambroj estas elektitaj fare de la svazia popolo en balotoj okazigitaj ĉiujn 5 jarojn. Laŭ la leĝo en la lando, la reĝo ne havas la aŭtoritaton elekti sian posteulon krom reĝa konsilio kiu elektos posteulon post la morto de la reĝo, el inter siaj diversaj edzinoj, kiam centra pezo en la elekto estos donita al la statuso de la reĝinpatrino.

Publika agado redakti

Msvati provis malhelpi la aidosan epidemion en la lando sed sen multe da sukceso. Interalie estis promultitaj leĝoj malpermesantaj seksajn rilatojn kun neplenaĝuloj sub la aĝo de 18 en la lando, sed tiuj leĝoj ne validas por la reĝo mem, kiu foje elektis geedziĝi kun neplenaĝuloj sub la aĝo de 18 jaroj.

Persona vivo redakti

Msvati estis edukita en Britio kaj liaj persona proprieto estas taksitaj je proksimume 200 milionoj da usonaj dolaroj. Li estas konsiderita populara kaj plejparte respektata figuro en Esvatinio, sed liaj malŝparemaj politikoj kaj abundega vivstilo kaŭzis protestojn kaj manifestaciojn en la lando kaj internacia kritiko de li.

Msvati estas edziĝinta al 15 virinoj kaj oficiale havas 36 infanojn.

Unufoje jare dum tuta semajno okazas la Umhlanga ceremonio (signifanta kandanco; angle Reed Dance), kio estas danca parado de dekmiloj da infaninoj ek de 5-jaraĝo, knabinoj kaj faŭlinaj virinoj, kiuj ankoraŭ ne naskis. Kantante por festi sian virinecon kaj virgecon, la dancantinoj brustnude dancas antaŭ la reĝo, por ke li elektu unu el ili kiel plian edzinon. Laŭ la tradicio en Esvatinio, la parado simbolas purecon kaj unuecon. Tiu kiu estus elektita fare de Msvati por esti aldonata al liaj edzinoj foje ricevas BMW-aŭton kaj ŝian propran palacon. Msvati jam tiel elektia ĉiuj 15 de siaj edzinoj.[1]

Ĉi tiu kutimo, same kiel la kostoj kaj elspezoj implikitaj en la evento, tiris akrajn kritikojn kontraŭ Msvati pro la granda malriĉeco reganta en la lando, kiu estas en tre malbona ekonomia situacio. Inter la kontraŭuloj de la tradicia evento troviĝas ankaŭ virinaj organizaĵoj kaj politikaj kontraŭuloj de Msvati, kiu asertis, ke poligamio estas integra parto de la tradicio de la lando kaj pliigas la unuecon de la loĝantaro. En 2012, oni taksas, ke inter 30 kaj 60 mil knabinoj aperis ĉe la evento antaŭ Msvati [2][3].

Referencoj redakti

  1. Masango, L. P. (2008). Reading the Swazi reed dance (umhlanga) as a literary traditional performance art (Doctoral dissertation)
  2. Reuters Swazi virgins dance in unity, defy criticism, la 3-a de septembro 2012
  3. National Geographic, Last Dance for the Playboy King of Swaziland? la 3-an de oktobro 2014.

Literaturo redakti

Eksteraj ligoj redakti