Svazilando

lando en suda Afriko
(Alidirektita el Esvatinio)

Svazilando[1][2], ekde 2018 angle nomata Eswatini laŭ la svazia nomo weSwatini en la signifo "Svazilando", en Esperanto neologisme (sed malpreferinde)[3] novnomebla Esvatinio, oficiale Reĝlando Esvatinio respektive Svazia Reĝlando (angle Kingdom of Eswatini, svazie Umbuso weSwatini), estas enlanda ŝtato en orientsuda Afriko. Ĝia ĉefurbo estas Mbabano.

Svazilando
Svazia Reĝlando
Kingdom of Eswatini
Umbuso weSwatini

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nkulunkulu Mnikati wetibusiso temaSwati
Nacia devizo: "Siyinqaba"
"Ni estas la fortreso"
Situo de Svazilando en Afriko
suverena ŝtato (1968–)
lando sen maraliro
reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Mbabano
Oficiala(j) lingvo(j) angla kaj svazia
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, svazia lingvo
Areo 17 363 km²
- % de akvo 0,9 %
Loĝantaro 1 230 506 (2023)
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Loĝantoj svazilandoj
Horzono +2
Interreta domajno sz
Landokodo SZ, SWZ, 748
Telefona kodo +268
Plej alta punkto Emlembe
Plej malalta punkto Maputo River
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarĥio
Ŝtatestro reĝo Msvati la 3-a (ekde 1986)
Ĉefministro Russell Dlamini (ekde la 4-a de novembro 2023)
Nacia tago 6-a de septembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 6-a de septembro 1968
Ekonomio
Valuto svazilanda lilangenio (SZL)
MEP laŭ 2004
– suma 2,8 miliardoj da USD
– pokapa 1.553 USD
vdr

En la aro de la afrikaj landoj Svazilando estas escepta: ĝi estas etne relative nerompita nacia lando. Pri siaj landlimoj kaj administra formo ĝi sekvas reĝlandon, kiu ekzistis antaŭ la koloniismo.

Servoj

redakti

Historio

redakti

Svazilando estas lando loĝata almenaŭ ekde la ŝtonepoko. Tie ekzistas rokaj pentraĵoj, el kiuj iuj estas faritaj proksimume 27 000 jaroj pre la Kristo. La unuaj logxantoj estis kojsanoj. Poste al la areo movis bantuoj. La reĝlando Svazilando iĝis unuafoje en la komenca duono de la 19-a jarcento. En 1890 Suda Afriko atakis Svazilandon. En 1902 Svazilando iĝis brita protektorato. Poste oni konsideris, ĉu ligu Svazilandon al Suda Afriko. La loĝantaro ne plejparte volis do, ĉar Suda Afriko komencis sian rasisman politikon. En 1968 Svazilando sendependiĝis. Ĝi fariĝis parlamenta simbole monarka lando, kie la reĝo ne uzis grandan politikan povon, sed en 1973 oni reekuzis samtipan administran sistemon kiel la antaŭa svaza reĝlando en la 19-a jarcento. La konstitucio estis forigita, ago de la politikaj partioj estis malpermesita kaj la reĝo ricevis samtipan politikan povon, kion havis reĝoj de la eksa reĝlando Svazilando. Nuntempe Swazilando estas la nura absoluta monarĥio de Afriko.

Ekstera politiko

redakti

Svazilando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano

Referencoj

redakti
  1. Laŭ NPIV
  2. Laŭ Reta Vortaro
  3. La landonomo en 2018 - nur en la angla (!) - estis ŝanĝita al formo pli proksima al la origina landonomo en la svazia lingvo. Tion teorie eblus kopii per nova esperantlingva landonomo Esvatinio, en signifo de "Svazilando" aŭ "svazia lando", sed tiom longe kiom nova esperantlingva landonomo ne konfirmiĝis per paperaj eldonoj de esperantlingvaj vortaroj, rekomendeblas plu uzi la vorton Svazilando, aŭ formale Svazia Reĝlando, kiel fidela traduko de la origina nomo en la svazia.

Eksteraj ligiloj

redakti