Municipo Salaspils

municipo en centra Latvio ekde 2009

La distrikto > municipo Salaspils (latve Salaspils novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2009, apartigante ĝin de iama distrikto Rīga (latve Rīgas rajons, 1949-2009). La distrikto konsistas el Salaspils urbo kaj Salaspils paroĥo, la centro de la distrikto situas en Salaspils.

municipo Salaspils
(Salaspils novads)
municipo
Dole grandbieno, nun Daŭgava muzeo
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo A5 Suda pretervojo de Rigo
 - Ŝoseo A4 Norda pretervojo de Rigo
 - Ŝoseo E22/A6 Rigo-Moskvo
Riveroj Daŭgavo, Mazā Jugla, Pīļupe
Ĉefurbo Salaspils
Areo 123 km² (12 300 ha)
Loĝantaro 22 868 (2021[1])
Denseco 185,92 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-087
Vikimedia Komunejo: Salaspils Municipality
Retpaĝo: salaspils.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Ogre, sude distrikto Ķekava, okcidente ŝtata urbo Rigo, kaj norde distrikto Ropaži.

Historio redakti

La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la Mezolitiko, 9-a jarmilo a.K. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio,. Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando. La 27-an de septembro 1605, multe pli malgranda kombinita armeo de la Grandprinclando Litovio kaj la Duklando Kuronio kaj Zemgalio proksime de Salaspils venkis la 14.000-fortan svedan armeon ("Batalo de Kirchholm"). Reĝo Karolo la 9-a de Svedio apenaŭ eskapis. Post 1629 la teritorio estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio. En la 1970-aj jaroj, Salaspils iĝis la centro por la konstruado de la Riga hidrelektra centralo (HEC) kaj evoluis en urbeto de energio kaj scienco.

Geografio redakti

La distrikto situas plejparte en la Ropažu ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Mineraloj: gipso, dolomito, kalkoŝtono, gruzo, torfo. Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, dominas la supraj devoniaj sedimentoj. Protektita areo Naturparko de Dole insulo, Salaspils estas hejmo de la Nacia Botanika Ĝardeno.

Averaĝa temperaturo: -5 - -5,5  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo 700–750 mm jare.[2]

La plej granda parto de la teritorio situas sur la dekstra bordo de la Daugava, sed la distrikto ankaŭ inkludas Dole insulo. Post la konstruado de Riga HEC, akvorezervujo de Riga HEC estis establita sur la Daugava proksime de Salaspils. Rivero Mazā Jugla kun ĝia alfluanto Pīļupe fluas norde kaj oriente de la distrikto. Ne estas grandaj lagoj, la plej grandaj estas Getliņi lagoj apud Getliņi marĉo.

Loĝantaro redakti

Distrikto Salaspils havas 22 868 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 186 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[3][4]
1. Salaspils Urbo 18 909
2. Saulkalne Vilaĝo Salaspils 1257
3. Acone Vilaĝo Salaspils 542
4. Jaunsaurieši Vilaĝo Salaspils 403
5. Mežezeri Vilaĝo Salaspils 262
6. Saurieši Vilaĝo Salaspils 205
7. Pikalne Vilaĝo Salaspils 202
8. Silabrieži Vilaĝo Salaspils 130
9. Bajāri Vilaĝo Salaspils 111
10. Rūķi Vilaĝo Salaspils 110

Administraj unuoj redakti

Urbo kaj paroĥo Salaspils.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  4. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)