Muolen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muolen (stacidomo). |
Muolen estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1103 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Muolen | ||
---|---|---|
Blazono de Muolen | ||
Vilaĝocentro de Muolen | ||
komunumo en Svislando | ||
Kantono | Sankt-Galo | |
Distrikto | Elektodistrikto Sankt-Galo | |
Koordinatoj | 47° 31′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.31667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.31667 °O (mapo) | |
Nombro de loĝantoj | 1103 | |
Areo | 10,30 km² | |
Alteco | 490 m super marnivelo | |
Poŝtkodo | 9313 | |
Komunumkodo | 3202 | |
priskribo de mapo=Situa mapo de Muolen | ||
Geografio
redaktiMuolen situas proksimume 4 km sude de Amriswil ĉe la ĉefvojo de Amriswil al Sankt-Galo sur la orienta parto de la montoĉeno Seerücken.
Trafiko
redaktiMuolen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Romanshorn al Sankt-Galo.
Historio
redaktiMuolen estis alemana setlejo. En la jaro 1155 Muolen estis unuan fojon skribe menciita kiel Mola en dokumento de la imperiestro Frederiko Barbarossa, kies originalo troviĝas en muzeo en Konstanco. En la jaro 1200 Muolen fariĝis imperia voktejo. La princabato de Sankt-Galo, Beda Angehrn, permesis en la jaro 1784 la konstruadon de la Josef-Kapelo, la fondon de kaplanejo kaj de lernejo, kies realiĝo tamen daŭris.
Muolen estis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 kunigita kun la komunumo Häggenschwil, sed ankoraŭ samjare denove disigita al memstara politika komunumo. Ĝi apartenis ĝis la jaro 1831 la la distrikto Rohrschach, de 1831 ĝis 1918 al la distrikto Tablat kaj ĝis 2002 al la distrikto Sankt-Galo. Ek de 2002 ĝi estas parto de la nova elektodistrikto Sankt-Galo.
Nomo
redaktiOni longe supozis ke Molen/Muolen signifas muelejo, sed la fakto, ke en la komunumo ne ekzistas rivereo estas indiko, ke tiu-ĉi hipotezo estas tre malverŝajna kaj ke la vorto devenas de la malnovgermana vorto mûla por buŝo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Preĝejo de Muolen
-
Pentritaj fenestroj de la preĝejo
-
Vilaĝeniro
-
Gastejo Rössli
-
Faktrabdomo en la vilaĝocentro