Musée des Arts et Métiers

muzeo en Francio


La Musée des Arts et Métiers (franclingva prononco: [myze dez‿aʁz‿e metje], nome Muzeo de Artoj kaj Metioj) estas industridezajna muzeo en Parizo kiu estas hejmo de la kolekto de la Conservatoire national des arts et métiers (Nacia Konservatorio de Artoj kaj Metioj), kiu estis fondita en 1794 kiel stokejo por la konservado de sciencaj iloj kaj inventoj.

Musée des Arts et Métiers
Musée des arts et métiers
scienca muzeo • teknika muzeo • muzeo de aŭtomobilo • universitata muzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo 3-a arondismento de Parizo
Urbo Parizo
Adreso 60 rue Réaumur
3-a arondismento
Situanta sur Strato Sankt-Marteno • rue du Vertbois • rue Vaucanson • rue Réaumur
Estiĝo 1794
Malfermo 1794
Koordinatoj 48° 51′ 58″ N, 2° 21′ 19″ O (mapo)48.866112.35528Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 21′ 19″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Musée des Arts et Métiers (Parizo)
Musée des Arts et Métiers (Parizo)
DEC
Map
Musée des Arts et Métiers
Kolektoj Conservatoire national des arts et métiers
Jaraj vizitantoj: 220 340 (2019)
Retpaĝo www.arts-et-metiers.net
vdr
La modelo de Nicolas-Joseph Cugnot de 1771 fardier à vapeur, nome unua mempelita vehiklo, kiel estas konservita en la Muzeo de Artoj kaj Metioj, Parizo.

La muzeo havas ĉirkaŭ 80 000 objektojn kaj 15 000 desegnojn en sia kolekto, el kiuj ĉirkaŭ 2 500 estas montrataj ekspozicie en Parizo. La cetero de la kolekto estas konservita en stokejo en Saint-Denis. Inter tiu kolekto estas ekzemple originala versio de la Pendolo de Foucault, la originala modelo de la Libereco lumiganta la mondon (plej ofte konata kiel Statuo de Libereco) fare de Auguste Bartholdi, kelkaj el la unuaj aviadiloj (Avion III de Clément Ader, Blériot XI de Louis Blériot...), kaj la Paskala kalkulilo de Blaise Pascal (nome unua mekanika kalkulilo).

La muzeo aperas en fikcio kiel scenejo de la pinta sceno de la romano Il pendolo di Foucault de Umberto Eco.

Publikaj transportoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti