Nándor Zsolt
Nándor Zsolt [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsolt Nándor estis hungara violonisto, koncertmajstro, dirigento, komponisto, altlerneja instruisto.
Nándor Zsolt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zsolt Nándor |
Naskiĝo | 12-an de majo 1887 en Esztergom (Hungario) |
Morto | 24-an de junio 1936 (49-jaraĝa) en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1908) |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto dirigento |
Nándor Zsolt [1] naskiĝis la 12-an de majo 1887 en Esztergom, li mortis la 24-an de junio 1936 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiNándor Zsolt frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Hubay kaj János Koessler. Post la diplomo en 1908 li translokiĝis al Londono, kie li estis koncertestro. Li debutis sola violonisto en la sekva jaro. En la frua 1914 li estis dirigento en Vieno, poste li revenis al Londono. Ĝuste tiam lomenciĝis la 1-a mondmilito, tial li estis deportita. En 1919 li hejmenvenis, ekde la sekva jaro li instruis en la Reĝa Muzikakademio. Li fondis orkestron en 1930 en Budapeŝto, post 4 jaroj ankaŭ en Debrecen. Intertempe li dirigentadis kaj komponadis. Li mortis neatendite en Budapeŝto en la aĝo de 49.
El liaj komponaĵoj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo kaj muziklernejo en Esztergom
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildo
- anglalingva biografio Arkivigite je 2018-01-19 per la retarkivo Wayback Machine