Municipo Načešice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montareto Železné hory 3 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 649 loĝantoj (2023).

Načešice
municipo
Načešice municipa ofico
Oficiala nomo: Načešice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro, Fera montaro
Situo Načešice
 - alteco 323 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 29″ N 15° 37′ 44″ O / 49.94139 °N, 15.62889 °O / 49.94139; 15.62889 (mapo)
Areo 9,04 km² (904 ha)
Loĝantaro 649 (2023)
Denseco 71,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571903
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Načešice
Retpaĝo: www.nacesice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de municipo redakti

Historio redakti

Kiam estis vilaĝoj Načešice kal Licomělice fonditaj oni precize ne konas, sed ili devis ekzisti jam longe antaŭ la jaro 1382. El tiu jaro estas skriba dokumento nomata urbon Heřmanův Městec kun vilaĝoj Načešice kaj Licomělice (Naczessice, Wieczemělice) kaj el la plua jaro 1383 ekzistas skribaĵo, kie estas nomo de Ješek el Načešice, nomata Načeš.

Estas interese, kiel evoluiĝadis nomo de Licomělice. Pli frue oni nomis la vilaĝon Vícomělice, Vícemilice, Vícemělice, Vícoměřice, en la 16-a jarcento ĝi ricevis atributon "Horní" (Supra), por diferencigi ĝin de proksima vilaĝo Licoměřice, kiu ĝis la 17-a jarcento havis la saman nomon kaj pro tio estis signata "Dolní" (Malsupra). De tiu jarcento estas jam uzataj diversaj nomoj Licomělice kaj Licoměřice.

Post la tridekjara milito estis en ambaŭ vilaĝoj, Načešice kaj Licomělice, multaj bienoj kaj vilaĝaj domoj ruinitaj kaj forlasitaj. Kelkaj homoj forlasis siajn hejmojn kaj elmigris pro religiaj kaŭzoj, ne volis subiĝi al rekatoligado.

El vilaĝaj kronikoj ni ekscias, ke por certigo de bezonoj preskaŭ en ĉiu vilaĝa domo oni praktikis krom terkulturado ankoraŭ iun metion. Estis tie murfarbisto, lignaĵisto, ĉarpentisto, tabloservisto, forĝisto kaj hufoferisto, viandisto, masonisto, radfaristo, kamentubisto, kudristino, muelisto, ŝuisto, arbargardisto, gastejestro ktp. Virinoj el Načešice kaj Licomělice ankoraŭ komence de la 20-a jarcento ne estis okupitaj, ne ekzistis transporta ligo. Kelkaj helpadis ĉe vivtenado per retnodado de harretoj, kurtenoj, ornamaj litkovriloj kaj diversaj tablotuketoj, kiujn oni de ili elaĉetadis en Heřmanův Městec.

El la vilaĝo iradis ĝis la jaro 1950 religiaj procesioj kaj trans la vilaĝo iradis procesioj el Míčov kaj Podhradí al Přelouč. Okazis ankaŭ procesioj al Chloumek apud Luže.

Vidindaĵoj redakti

En Licomělice estas monumento al falintoj en la unua mondmilito. Kupra plato sur ĝi rememoras nomojn de falintaj civitanoj.

Sur vilaĝplaco en Licomělice estas sabloŝtona krucifikso. Ĝi estas sur granda soklo kun jam nelegebla surskribo. Super la skribaĵo estas niĉo kun statueto de Johano Nepomuka, plue du statuoj de sanktuloj kaj supre la kruco kun Kristo. Apude staras kampanilo, verŝajne el la sama tempo. Ĝi estis rekonstruita, sed la sonorilo estas origina.

Sub funebra betulo enplantita apud parko la 28-an de oktobro 1968, kiam oni solenis la 50-an datrevenon de ekesto de Ĉeĥoslovaka respubliko, estis enterigita botelo kun 2000 vortoj. Tiel nomiĝis skribaĵo esprimanta postulojn de refomantoj en la jaro 1968, kiuj estis kaŭzo de interveno de Varsovia Pakto en Ĉeĥoslovakion en aŭgusto de la jaro 1968.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti