La naŭ astroj (sanskrite नवग्रहाः, IAST: Navagrahāḥ) estas naŭ ĉielaj astroj kaj diaĵoj kiuj influas la homan vivon sur la Tero, laŭ hinduismo kaj la hindua astrologio.[1] La termino devenas de la sanskritaj nava (sanskrite नव, «naŭ») kaj grahāḥ (sanskrite ग्रह, «planedo»). Notu, ke la Tero, Urano, Neptuno kaj Plutono ne aperas inter la naŭ astroj.[2] Tamen, la Suno kaj la Luno estas inter la naŭ.

Navagraha, verko de Raĝa Ravi Varma (suno videblas ĉe la centro)

En astrologio, la termino planedo, origine uzata nur por la kvin planedoj videblaj per nuda okulo, ne inkluzivis la Teron. La signifo de la termino poste plilarĝiĝis, precipe dum la mezepoko, kaj inkluzivis la sunon kaj la lunon (foje nomataj «lumoj»); do la planedoj iĝis sep. La sep tagoj de la semajno en la hindua kalendaro respondas al la sep klasikaj planedoj kaj la nomoj en la lingvoj de la hinda subkontinento plejparte sekvas ĉi tiun regulon. Plejparte de la hinduaj temploj tra la mondo oferas lokon por adori la naŭ astrojn.

Planedoj, ĉielaj korpoj kaj lunaj nodoj redakti

Navagrahāḥ:[1]
N. Bildo Nomo Okcidenta ekvivalento Semajntago
1.   Surja, Aditja Suno Dimanĉo
2.   Ĉandra, Soma Luno Lundo
3.   Mangala Marso Mardo
4.   Budha Merkuro Merkredo
5.   Bṛhaspati, Guruo Jupitero Ĵaŭdo
6.   Ŝukra Venuso Vendredo
7.   Ŝani Saturno Sabato
8.   Rahu Supreniranta nodo de la Luno
9.   Ketu Malsupreniranta nodo de la Luno

Karnatika muziko redakti

Mutusvami Dikŝitar, karnatika muzikisto el suda Barato, komponis la Navagraha Kritis kiel laŭdo de la naŭ astroj.[3] Ĉiu kanto estas preĝo al unu el la naŭ planedoj. La sahitja (kantoteksto) de la kantoj reflektas profundan scion de la ŝastroj mantro kaj ĝotiŝa.  

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Roshen Dalal. (2010) Hinduism: An Alphabetical Guide (angle). Penguin Books, p. 280. ISBN 978-0-14-341421-6.
  2. Sanskrit-English Dictionary by Monier-Williams, 1899 (angle)
  3. Dikshitar: Navagraha (angle). Alirita 2020-06-12.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Navagraha en la angla Vikipedio.