Nacia Fondaĵo por la Homaj Sciencoj

La Nacia Fondaĵo por la Homaj Sciencoj (angle [The] National Endowment for the Humanities; mallongigita: NEH) estas sendependa registara agentejo en Usono kiu estis establita en 1965 kun la celo subteni esploradon kaj instigi edukadon kaj publikajn programojn en Homa scienco. La ĉefstabejo de la fondaĵo situas en la ĉefurbo de Usono, Vaŝingtono.

Nacia Fondaĵo por la Homaj Sciencoj
emblemo
sendependa agentejo de Usona registaro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 29-a de septembro 1965 vd
Lando(j) Usono vd
Situo Vaŝingtono
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr
US-NEH-Seal.svg
Oficiala sigelo US-NEH

Priskribo

redakti

La agentejo estis establita pro la Leĝo de la Nacia Fondaĵo pri la Artoj kaj la Homaj Sciencoj de la 29-an de septembro 1965. La fondaĵo donas subvenciojn al diversaj institucioj, kiuj okupiĝas pri alirebleco kaj esplorado en la homscienco, kiel ekzemple bibliotekoj, muzeoj, arkivoj, altlernejoj, universitatoj, publikaj televidstacioj. La fondaĵo ankaŭ donas subvenciojn kaj stipendiojn al individuaj esploristoj. Ĝia buĝeto en 2020 estis 162,25 milionoj da dolaroj.

La prezidanto de la agentejo estas rekte elektita fare de la prezidanto de Usono por kvarjara enpostenigo, kaj la elekto estas kondiĉigita de voĉdono de la Senato. La estraro de la fondaĵo havas 26 membrojn, kiuj ankaŭ estas nomumitaj de la prezidanto kaj la senato, por sesjara periodo.

La fondaĵo eldonas revuon nomatan "Humanities Magazine". La fondaĵo ĉiujare aljuĝas la National Humanities Medal (Nacia Homscienca Medalo) kaj la rajton prezenti la prelegon laŭnome de Jefferson.

Eksteraj ligiloj

redakti