Nacia Parko Rajaji
Nacia Parko Rajaji estas nacia parko kaj tigro-rezervejo de Barato[1] kiu enhavas areon de Sivalik, nome montetoj ĉe Himalajo. La parko ampleksas ĉirkaŭ 820 km²,[2] kaj al tri distriktoj de Utarakando: nome Haridvaro, Dehradun kaj Pauri Garhŭal. En 1983, tri naturaj rezervejoj de la areo nome Ĉilla, Motiĉur kaj Rajaji estis kunigitaj en unu.[2] La riveroj Gango kaj Son fluas tra la parko.[3]
Nacia Parko Rajaji | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Barato | |
Koordinatoj | 30° 5′ 0″ N, 78° 2′ 0″ O (mapo)30.0833333378.03333333Koordinatoj: 30° 5′ 0″ N, 78° 2′ 0″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 800 km² (80 000 ha) [+] | |
Areo | 800 km² (80 000 ha) [+] | |
Estiĝo | 1983 | |
Nacia Parko Rajaji | ||
Vikimedia Komunejo: Rajaji National Park [+] | ||
La Nacia Parko Rajaji estas tiel nomita laŭ C. Rajagopalachari (Rajaji), elstara estro de la Lukto por la Sendependeco, la dua kaj lasta Ĝenerala guberniestro de la jam sendependa Barato kaj unu el la unuaj ricevantoj de la plej alta civila omaĝo de la lando nome Bharat Ratna (en 1954).
La Nacia Parko Rajaji estas formata ĉefe el densa ĝangalo, kaj tiu medio formas taŭgan habitaton por nombraj animaloj. La parko estas en la nordokcidenta limo de distribuado kaj de elefantoj kaj tigroj en Barato. La parko famas ĉefe pro siaj elefantoj. Menciindas ankaŭ la montokapro "goral".
Faŭno
redaktiKelkaj el la animaloj de la parko estas jenaj:
- Azia elefanto
- Bengala tigro
- Leopardo
- Ĝangala kato
- Strihieno
- Hindia leporo
- Lipurso
- Himalaja nigra urso
- Kobra ofiofago
- Ŝakalo
- Muntjako
- Akvocervo
- Apro
- Rezuso
- Languro
- Hindia histriko
- Varano
- Pitono
Notoj
redakti- ↑ [1] Projekto Tigro Alirita la 27an de majo 2020.
- ↑ 2,0 2,1 Rajaji Arkivigite je 2008-05-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 19a de februaro 2008 je Wayback Machine, Oficiala retejo de Haridvaro.
- ↑ [2][rompita ligilo]