Nacia monumento de la dua mondmilito

Nacia monumento de la Dua Mondmilito estas monumento kaj muzeo en Ĉeĥio, kiu apartenas inter unu el fakaj laborlokoj de Silezia landa muzeo. Ĝi troviĝas survoje inter urboj Ostrava kaj Opava en municipo Hrabyně. Ties devena nomo sonis Monumento de Ostrava operaco. Ĝi estis konstruita sur loko de la plej pezaj bataloj de la tn. Ostrava operaco fine de la Dua Mondmilito, en kiu partoprenis ankaŭ la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso.

Nacia monumento de la Dua Mondmilito
ĉeĥe: Národní památník II. světové války
monumento
Nacia monumento de la Dua Mondmilito en Hrabyně
Oficiala nomo: Národní památník II. světové války
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Hrabyně
Historia regiono Moravio
Parto de Silezia landa muzeo
Situo Nacia monumento de la Dua Mondmilito
 - koordinatoj 49° 53′ 15″ N 18° 02′ 58″ O / 49.88750 °N, 18.04944 °O / 49.88750; 18.04944 (mapo)
Malfermita 1980
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Národní památník války
Portalo pri Ĉeĥio

La areon kreas administra konstruaĵo kaj la monumento mem, kies konsisto estas du "turoj" aŭ ankaŭ kojnoj, interne kiuj troviĝas spacoj de ekspozicio. Antaŭ la turoj estas granda alven-areo, kie okazis soldataj ĵuroj de novuloj. Proksime de la monumento estas lokigita ankaŭ historia soldata tekniko kaj simbola tombejo kun nomoj de 13000 falintaj sovetaj kaj ĉeĥoslovakaj soldatoj kaj ankaŭ torturitaj loĝantoj de la norda Moravio kaj Silezio.

Historia evoluo redakti

La monumento estiĝis en la 1970-aj jaroj; fundamenta ŝtono al la konstruado estis metita la 29-an de aprilo 1970, dum ĉeesto de tiama prezidento Ludvík Svoboda kaj komandinto de la 4-a ukraina batalfronto, marŝalo Andrej Ivanoviĉ Jeremenko. Sed oni komencis konstrui nur en la jaro 1976 kaj la monumento estis malfermita al la 35-a datreveno de la liberigo de ĈSR en la jaro 1980, tiam kiel Monumento de Ostrava operaco. Devene la monumento estis loko de pieto, ne kiel muzea objekto, ĉar la ekspozicio mem, kiu prezentis la ostravan operacon, estis malfermita en kastelo en Kravaře. Sed dum la jaroj pli ol la simbolo de la liberigo la monumento fariĝis montraĵo de socialisma monumentismo, pli poste ĝi plie kadukiĝis.

Ekde la jaro 1992 la monumento fariĝis konsisto de Silezia landa muzeo. Pro decido de la registaro ĝi estas ekde la jaro 2000 centra monumento de la Dua Mondmilito en Ĉeĥio. En la jaro 2005 ĝi estis pro rekonstruo fermita, la riparo okazis ekde la jaro 2006. La Nacia monumento de la Dua Mondmilito estis solene malfermita la 29-an de aprilo 2009. Post la remalfermo la nuntempa ekspozicio disvastiĝis ankaŭ je eksponaĵoj de ĉeĥoslovakaj legioj, ĉeĥoslovakaj aviadistoj en Anglio kaj Francio kaj pluaj interesaĵoj.

Interna ekspozicio redakti

Soldata tekniko ĉe la monumento redakti