Nadir AFONSO (4a de decembro 1920 – 11a de decembro 2013) estis portugala geometriabstraktisma pentristo. Formale edukita en arkitekturo, kion li frue praktikis en sia kariero kun Le Corbusier kaj Oscar Niemeyer, Nadir Afonso poste studis pentrarton en Parizo, iĝis unu el la pioniroj de la kinetika arto, kaj laboris kun Victor Vasarely, Fernand Léger, Auguste Herbin, kaj André Bloc.

Nadir Afonso
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1920 (1920-12-04)
en Chaves
Morto 11-an de decembro 2013 (2013-12-11) (93-jaraĝa)
en Cascais
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojUniversitato de Porto
Okupo
Okupo pentristo • arkitektofilozofo
TTT
Retejo http://www.nadirafonso.pt
vdr

Kiel artoteoriisto de sia propra estetiko bazita sur geometrio, publikigita en kelkaj libroj, Nadir Afonso defendis la ideon ke arto estas pure objektiva kaj regata de reguloj kiu traktas arton ne kiel ago de imagopovo, sed de observado, perceptado kaj formomanipulado.

Nadir Afonso atingis internacian agnoskon frue en sia kariero kaj multaj el liaj verkoj estas en muzeoj. Liaj plej famaj verkoj estas la serio Urboj, kiu montras lokojn tra la tuta mondo. Li pentris ĝis siaj lastaj jaroj kaj mortis la 11an de decembro 2013 en hospitalo en Cascais.[1] Dum sia vivo li atingis grandajn honorojn, reprezentante sian landon je la plej altaj niveloj. En sia naskiĝurbo estas nun Muzeo de Nuntempa Arto kiu portas lian nomon kaj estas al li dediĉita.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti