Nagykökényes
Nagykökényes (nadjkokEnjeŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Hatvan. La vilaĝonomo signifas: granda-prunelejo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 17 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7302/19.6012
- Loĝantaro: 630
- Poŝtkodo: 3012
- Telefonprefikso: 37
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Hatvan troviĝas 11, Pásztó 27, Gödöllő 29 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata dum la pratempoj. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al subepiskopo, poste al la Osmana Imperio. En 1715 oni komputis en la vilaĝo 17 domomastrumojn. En 1854 granda incendio okazis. En 1873 pro ĥolero vilaĝanoj mortis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, interretejo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika Preĝejo de Maria de la Neĝo (Nagykökényes)
- klasika kastelo de Dessewffy de 1820, nun lernejo