Nagykarácsony [nadjkarAĉonj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Dunaújváros. La loknomo signifas hungare: granda-Kristnasko.

Nagykarácsony
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2425
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 308  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 52′ N, 18° 46′ O (mapo)46.86666666666718.766666666667Koordinatoj: 46° 52′ N, 18° 46′ O (mapo) [+]
Areo 30,46 km² (3 046 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Nagykarácsony (Hungario)
Nagykarácsony (Hungario)
DEC
Nagykarácsony
Nagykarácsony
Situo de Nagykarácsony

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagykarácsony [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Dunaújváros-Simontornya, apud Dunaújváros, krome estas sakovojo el Dunaföldvár. Aŭtoŝoseoj M6 kaj M8 estas ne tro for.

Historio redakti

Post la tatara invado kumanoj setlis. Ili ne apartenis al departemento, sed ili ricevis aŭtonoman kumanan distrikton, kiun poste la turkoj forviŝis.

La Hungara Poŝto ĉiujare antaŭ Kristnasko uzas tie porokazan ornaman stampon sur la leteroj. Se oni adresigas iun kun la noto "per Nagykarácsony" la adresito ricevas ornaman stampon sur la koverto.

Tie konstruiĝis la lasta fervojo en Hungario, se oni ne kalkulas la rekonstruojn. Kiam oni fondis urbon Stalinurbo (nun Dunaújváros), la terkarbo el Komló trovis pli mallongan vojon al Stalinurbo tra Nagykarácsony.