Nagyvejke [nadjvejke] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád. Nagy signifas granda kaj faras diferencon de Kisvejke (=malgranda/vejke). La historia nomo estis Németvejke (=germana/vejke).

Nagyvejke en runa skribo

Bazaj informoj

redakti

Nagyvejke situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Dombóvár troviĝas 28, Szekszárd 25, Bonyhád 13 km-ojn for.

Historio

redakti

Tiu ĉi loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Post la turka erao germanoj fondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj.

En Nagyvejke migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti
  • spektaklejo de skulptisto pri lignaĵoj

Famuloj

redakti

En Nagyvejke naskiĝis Bálint Heil (kemiisto).