Nallasopara
Nallasopara, konata ankaŭ Nala Sopara, pli frue Sopara, marate नालासोपारा estas urbego ene de urbaro de Mumbajo, en distrikto de Palgar, subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato. Ĝi estas unu el la konataj sateliturboj de Mumbajo kaj antaŭurbo de municipo Vasai-Virar.
Nallasopara | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 401209 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 25′ N, 72° 52′ O (mapo)19.415472.8613Koordinatoj: 19° 25′ N, 72° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 11 m [+] | ||
Horzono | Barata norma horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nala Sopara [+] | |||
Demografio
redaktiNallasopara havas 184 664 da loĝantoj kun legopovo 79%, pli alta, ol la meza landa averaĝo.
Geografio
redaktiNallasopara situas sur la marborda ebenaĵo 11 m super la marnivelo. Vasai-Virar troviĝas nur 1, Bivandi 28, Mumbajo 50, Vapi 107, Naŝiko 120, ĉefurbo Delhio 1117, Kolkato 1651 kilometrojn.
Historio
redaktiNallasopara estas akceptita fare de akademiuloj kiel "klera urbo de bravuloj". En la antikvaj tempoj ĝi estis komerca centro kaj grava ejo de la budhismo. Tiutempe ĝi estis praa havenurbo, eĉ ĉefurbo de regno, la plej granda urbo laŭ la okcidenta marbordo de Hindio, komercante kun Mezopotamio, Egiptujo, Arabio kaj Orienta Afriko.
Lingvoj
redaktiLa oficiala lingvo estas la marata lingvo. Inter la minoritataj lingvoj menciindas la hindia kun 23%, la guĝarata kun 18% kaj la urdua kun 12%.
Trafiko
redaktiTraira fervoja linio plene distranĉas la urbegon. La vojoj plektiĝas kun Vasai-Virar. La plej proksima flughaveno funkcias en Mumbajo.
Klimato
redaktiNallasopara havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter junio-septembro). Jare pluvas meze po 2434 mm, inter novembro-aprilo praktike neniam pluvas. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-36 °C.
Vidindaĵoj
redakti- preĝejoj
Fontoj
redakti- WikiTrans