Nationaal Arbeids-Secretariaat

nederlanda sindikatista sindikataro

La Nationaal Arbeids-Secretariaat (NAS), esperante Nacia Sekretariejo de Laboro[1]Nacia Laborsekretariejo estis nederlanda sindikatista federacio de radikal-maldekstraj sindikatoj inter 1893 kaj 1940. Fondiĝe la sindikataro estis ligita al la Dua Internacio, sed NAS fariĝadis pli kaj pli anarki-sindikatista. Komence de la dua mondmilito la nazioj malpermesis NAS.

Nacia Sekretariejo de Laboro
Nationaal Arbeids-Secretariaat
Lando Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Tipo Sindikataro
Celo Sindikatismo
Fondiĝo 1893
Fondiĝloko Amsterdamo
Malfondiĝo 1940-09-08
Prezidanto Piet Wouters 1893-1895, Jan van Zomeren 1896-1901, Bernardus Lansink Jr. 1916-1923, Cornelis Kitsz 1923-1924, Henk Sneevliet 1924-1940.
Sekretario Christiaan Cornelissen 1893-1895, Harm Kolthek 1908-1913.
Kasisto Hendrik Maters 1910-1930
Anaro 13 000 (1893); 15 000 (1898); 10 526 (1903); 3 718 (1908); 8 097 (1913); 23 068 (1918); 37 125 (1921); 23 280 (1923); 14 250 (1928); 22 500 (1933); 11 207 (1938); 10 330 (1940).
Sidejo Amsterdamo
Gazeto De Arbeid
Junulara organizaĵo Revolutionaire Jeugdbond (esperante Revolucia Junularligo)
Lasta modifo 2018-10-18
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

En 1893 NAS estis federacio ne nur de sindikatoj, sed ankaŭ de aliaj organizaĵoj, ekzemple la politika partio Socialdemokrata Ligo (SDB). En 1894 la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) anstataŭis SDB kaj anis NAS. Dum la sekvaj jaroj, NAS fariĝis plirevoluciema kaj SDAP plireformema. En 1906 SDAP-anoj fondis propran sindikataro, la Nederlands Verbond van Vakverenigingen.

Ekde tiu jaro, NAS amikiĝis kun plirevoluciaj partioj, kiel la Socialista Partio de NAS-estarano Harm Kolthek, la Komunista Partio de Nederlando ĝis konflikto kun la Kominterno en 1926, kaj ekde 1929 ĝis 1940 la Revolucia Socialista Laborista Partio de NAS-estrarano Henk Sneevliet.

ReferencojRedakti

  1. Nutters, W. (1913). “Noto”, Internacia Socia Revuo (eo) 7 (4), p. 88. 

LiteraturoRedakti

  • Piet Hoekman kaj Jannes Houkes, Het Nationaal Arbeids-Secretariaat 1893-1940: De geschiedenis van de eerste vakcentrale in Nederland (Utrecht 2015).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti