Neĝobrova muŝkaptulo

La Neĝobrova muŝkaptulo (Ficedula hyperythra) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de sudorienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝobrova muŝkaptulo
Neĝobrova muŝkaptulo
Neĝobrova muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. hyperythra
Ficedula hyperythra
(Blyth, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La masklo de tiu specio havas kiel tiu de la Kaŝmira muŝkaptulo grizbrunan aŭ grizbluan dorson kun oranĝecaj gorĝo, supra brusto kaj flankoj, helan ventron helbrune makulitan, pli brunajn flugilojn kaj, kiel ĉefa distingilo de la specio, tre kontraste blankajn superokulajn striojn (“brovojn”) similajn ekzemple al tiuj de la neproksime parenca Blankabrova muŝkaptulo (Fraseria cinerascens) kaj kiuj nomigas la specion.

Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio nome Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Filipinoj, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj.

Referencoj redakti