Neĝleopardo

(Alidirektita el Neĝoleopardo)

La neĝleopardo[2]uncio[2] (Panthera uncia) estas feliso el la ordo de karnomanĝuloj kaj familio de felisedoj kun hararo kremkolore helflava ĝis preskaŭ blanka kun leĝera helflavgriza nuanco; la grizbruna ĝis griznigra desegno similas al tiu de leopardo. Ĝi estas forte endanĝerigita specio pro retiriĝo de la arbaroj kaj malmultiĝo de la predeblaj bestoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝleopardo


Biologia klasado
Superregno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Subregno: Histuloj Eumetazoa
Superfilumo: Novbuŝulo Deuterostomia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Vivonaskuloj Theria
Infraklaso: Placentuloj Eutheria
Superordo: Laurasiatheria
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Subordo: Feliformia
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Panterenoj Pantherinae
Genro: Panteroj Panthera
Oken, 1816
Specio: P. uncia
Panthera uncia
Schreber, 1775
Konserva statuso
Helverde: pasinta arealo; malhelverde: nuntempa arealo
Helverde: pasinta arealo; malhelverde: nuntempa arealo
Helverde: pasinta arealo; malhelverde: nuntempa arealo
Sinonimoj

Uncia uncia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu palearktisa leopardo troviĝas en Tibeto, Ŝinĝango, Ĉinghaj, Gansu, Ningŝja kaj la Interna Mongolio de Ĉinio, kaj ankaŭ en iama Sovetunio, Mongolio, Afganio, Nepalo kaj Kaŝmiro.

Priskribo redakti

Ĝi estas tutkorpe grizblanka, kun nigraj makuloj kaj ringaj strioj. La nigraj makuloj sur la kapo estas malgrandaj kaj densaj. Sur la vosto kreskas molaj kaj longaj haroj. Ĝiaj haroj estas multe pli longaj ol tiuj de la leopardo. La dorsaj haroj estas 5 centimetrojn longaj kaj la ventraj haroj estas ankoraŭ pli longaj. Ĝia korpo longas 1,2-1,5 metrojn.

Vivmaniero redakti

Somere la neĝleopardoj aktivadas sur montoj 3 000-6 000 metrojn super la marnivelo kaj vintre en lokoj 1 800-3 000 metrojn super la marnivelo. Ili havas fiksajn nestojn en rokkavernoj aŭ rokfendoj. En unu sama nesto ili loĝas kelkajn jarojn. Ili agas ne ĉiam sur altaj neĝmontoj, sed iras supren aŭ malsupren de la montoj kun translokiĝo de la ĉasaĵoj. La neĝleopardo manĝas ĉefe sovaĝan kapron, bluan ŝafon, cervon, hamstron, grundsciuron kaj leporon. Por kapti ĉasaĵon, ĝi unue alproksimiĝas malrapide al la lasta, kaj tuj poste faras subitan atakon al ĝi aŭ atendas ĝin malantaŭ roko. La neĝleopardo aktivadas en nokto, tre viglas en vespero kaj mateno.

En tago ĝi malofte eliras. Ĝia nesto troviĝas en izola loko nealirebla, tial oni tre malfacile vidas ĝin. La neĝleopardo estas furioza kaj sagaca kun facilmovaj kruroj. La neĝleopardino naskas ĉiufoje 2-4 idojn kaj ĝia gravedeco daüras 93-110 tagojn. La felo de neĝleopardo estas tre valora pro sia bela, densa kaj mola hararo.

Minacoj redakti

Nun la nombro de la sovaĝaj neĝleopardoj estas tre malgranda, tial ĝi jam estis difinita de la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturan Riĉfonton kiel unu el la protektataj bestoj. En la mondo nur dekkelkaj zoologiaj ĝardenoj bredas neĝleopardon.

Referencoj redakti

  1. Cat Specialist Group (2002). Uncia uncia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  2. 2,0 2,1 uncio en vortaro.net

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube