Nederlando en la Somera Olimpiko 1980

sporta delegacio

La nederlanda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 75 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis loka sovetunia volontulo. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 30-an rangon.

Nederlando en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  loka sovetunia volontulo
Sportistoj 75 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 30
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
2
Sume
3
vdr
la teamo ĉi-foje en la eventoj mem ne reprezentiĝis per la nacia flago, sed per la olimpika - proteste kontraŭ la invado de la sovetunia armeo en Afganion duonjaron antaŭe.

La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la nederlandanoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis malpli da sportistoj ol kutime kaj proteste ne uzis la flagon de Nederlando kiel simbolo, sed la olimpikan flagon, kiu aparte forte simboligu pacon precipe inter ŝtatoj.

Kunordigis la teamon la Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La nederlandaj medalaj gajnintoj[1]
 
grupa foto de la nederlandaj naĝistoj

Notoj redakti

  1. de maldestre Henk Numan (ĵudo), Conny van Bentum (naĝado), Gerard Nijboer (maratono), Wilma van Velsen (naĝado) kaj Annelies Maas (naĝado)