Neenah estas urbo en Vinebaga Kantono, Viskonsino. Ĝi situas ĉe la marbordoj de Vinebaga Lago, Lageto Butte des Morts, kaj la Vulpa Rivero, proksimume sesdek kilometrojn sudokcidente de Green Bay.

Neenah
urbo de Usono • triaranga urbo en Viskonsino
Administrado
Poŝtkodo 54956
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 319  (2020) [+]
Loĝdenso 1 098 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 10′ N, 88° 28′ U (mapo)44.174166666667-88.468611111111Koordinatoj: 44° 10′ N, 88° 28′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 24,88003 km² (24 88. 003 ha) [+]
Neenah (Usono)
Neenah (Usono)
DEC
Neenah
Neenah
Situo de Neenah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neenah, Wisconsin [+]
vdr
Neenah

Urbo

City of Neenah

Kromnomo: La Urbo de Papero
Location of Neenah in Winnebago County, Wisconsin.Situo de Neenah en Winnebago-Kantono, Viskonsino.
Neenah is located in Wisconsin
Neenah
Neenah
Stiuo en la ŝtato de Viskonsino
Koordinatoj: 44°10′27″N 88°28′7″: 44°10′27″N 88°28′7″W
Lando Usono
Ŝtato
Viskonsino
Kantono Vinebago
Registaro
 • Tipo Urbestro-urbestraro
 • Urbestro

Dean R. Kaufert (R)

Areo[1]
 • Tuta 4.29 km
 • Landa 3.55 km2
 • Akva 0.74 km2
Alteco 230 m
Loĝantaro (2010)
 • Tuta

25,501

 • Taksita (2016)

25,914

 • Denseco 7,299.87/km2
Horzono UTC−6
 • Somera (ST)

UTC−5

Poŝtkodoj 54956
Telefonkodoj

920

FIPS-kodo 55-55750
Retpaĝo

www.ci.neenah.wi.us

La urbeto de Neenah ĉirkauas Neenah. La urbo estas la plej sudokcidenta urbo de la Vulpaj Urboj de nordorienta Viskonsino. Ĝi estas fojfoje referencita kiel la ĝemelurbo de Menasha, kun kiu ĝi kunhavas Doty-Insulo.

La nombro de loĝantoj estis 25,501 dum la popolnombrado de 2010. 

Historio redakti

Neenah estis nomita de Guberniestro James Duane Doty, de la Vinebaga vorto por "akvo" aŭ "flua akvo".[2] Ĝi estis la loko de Ho-Chunk vilaĝo en la malfrua 18-a jarcento. Ĝi nomiĝas Nįįňą en la Hoocąk lingvo.[3]

La registaro komence indikis ĉi tiun areon en 1835 kiel industria kaj agrikultura misio al la Menominaj Indianoj de la areo. Frua koloniigo de Eŭropaj Amerikanoj komencis kelkajn jarojn poste, stimulita multe de la proksimeco de la ejo al la Vulpa Rivero.[4]

Kimberly-Clark estis formita ĉi tie en 1872.[5] Oni konstruis gravan paperfarejon ĉi tie en 1873, kiam la regiono iĝis centro de seglignado.[6] Profitoj de segligno stimulis la kreskon de entreprenoj kaj varion de profesioj. Kelkaj homoj translokiĝis al Neenah post la katastrofa fajro en Oshkosh en 1875.

Geografio redakti

Neenah situas ĉe 44°10'26"N 88°28'6"W / 44.17389°N 88.46833°W / 44.17389; -88.46833 (44.174035, −88.468508).[7]

Laŭ Usona Buroo de la Censo, la urbo havas totalan areon de 24.89 km², de kiuj 23.91 km² estas tero kaj 0.98 km² estas akvo.[8]

Demografio redakti

Historia loĝantaro
Censo Pop.
1860 1,296
1870 2,655 104.9%
1880 4,202 58.3%
1890 5,083 21.0%
1900 5,954 17.1%
1910 5,734 -3.7%
1920 7,171 25.1%
1930 9,151 27.6%
1940 10,645 16.3%
1950 12,437 16.8%
1960 18,057 45.2%
1970 22,902 26.8%
1980 22,432 -2.1%
1990 23,219 3.5%
2000 24,507 5.5%
2010 25,501 4.1%
Takso 2016 25,914 [9] 1.6%
Usona Dekjara Censo[10]
 
Novklasika stilo "Equitable Fraternal Union Building" kun la malnova urbodoma kampanilo malantaŭ ĝi sur S. Commercial St.
 
La biblioteko de Neenah, la kampanilo, Shattuck Parko, kaj la Neenah Centroj.
 
Neenah Light sur la Vulpa Rivero

2010 censo redakti

Ekde la censo[11] de 2010, tie estis 25,501 homoj, 10,694 domanaroj, kaj 6,700 familioj kiu loĝis en la urbo. La loĝdenso estis 1,066.7/km². La rasa konsisto de la urbo estis 93.7% Blanka, 1.3% Afrikusona, 0.7% Indiĝena, 1.4% Azia, 1.3% de aliaj rasoj, kaj 1.5% de du aŭ pli rasoj. Hispanida aŭ Latina de iu raso estis 3.8% de la loĝantaro.

Ekzistis 10,694 domanaroj el kiuj 32.2% havis infanojn sub la aĝo de 18 loĝanta kun ili, 47.6% estis edziĝintaj paroj vivantaj kune, 10.5% havis inan dommastron kun neniu edzo, 4.6% havis iĉan dommastron kun neniu edzino, kaj 37.3% estis ne-familioj. 30.7% de ĉiuj domanaroj konsistis de unuopuloj kaj 10.7% havis iun loĝante sole kiu havis 65 jaroj aŭ pli. La averaĝa domanara grandeco estis 2.36 kaj la averaĝa familia grandeco estis 2.96.

La averaĝa aĝo en la urbo estis 37.1 jaroj. 25% de loĝantoj havis malpli ol 18 jaroj; 7.8% estis inter la aĝoj de 18 kaj 24; 27.6% estis de 25 ĝis 44; 27% estis de 45 ĝis 64; kaj 12.7% havis 65 jarojn de aĝo aŭ pli. La seksa konsisto de la urbo estis 48.9% iĉa kaj 51.1% ina.

Censo de 2000 redakti

Dum la censo[12] de 2000, estis 24,507 homoj, 9,834 familioj kaj 6,578 familioj loĝantaj en la urbo. La loĝdenso estis 1,146.9 homoj je kvadrata kilometro. Estis 10,198 loĝejoj kun averaĝa denseco de 477.2 po kvadrata kilometro. La rasa konsisto de la urbo estis 96.08% Blanka, 0.34% Nigra aŭ Afrikusona, 0.55% Indiĝena, 0.96% Azia, 0.86% de aliaj rasoj, kaj 1.20% de du aŭ pli da rasoj. 2.02% de la populacio estis Hispanidaj aŭ Latinamerikaj, de iu raso.

Tridek kvin procentoj de la domanaroj havis infanojn sub la aĝo de 18 loĝanta kun ili, 53.8% estis edziĝintaj paroj vivantaj kune, 9.8% havis inan dommastron kun neniu edzo, kaj 33.1% estis ne-familioj. 27.5% de ĉiuj domanaroj konsistis de individuoj kaj 10.1% havis iun loĝanton sole kiu havas 65 jarojn de aĝo aŭ pli. La averaĝa domanara grandeco estis 2.47 kaj la averaĝa familia grandeco estis 3.03.

En la urbo, la populacio estis disvastigita kun 27.5% sub la aĝo de 18, 7.6% de 18 ĝis 24, 32.0% de 25 ĝis 44, 20.3% de 45 ĝis 64, kaj 12.5% kiu estis 65 jaroj de aĝo aŭ pli maljuna. La averaĝa aĝo estis 35 jaroj. Por 100 inoj, ekzistis 94.6 iĉoj. Por ĉiu 100 inoj aĝo de 18 kaj pli, ekzistis 91.8 iĉoj.

La mediana enspezo por domanaro en la urbo estis $45,773, kaj la mediana enspezo por familio estis $55,329. Iĉoj havis averaĝan enspezon de $39,140 kontraŭ $25,666 por inoj. La pokapa enspezo por la urbo estis $24,280. Proksimume 3.3% de familioj kaj 5.4% de la populacio vivis sub la nivelo de malriĉeco, inkluzive de 6.4% de uloj sub la aĝo de 18 kaj 7.2% de uloj kiu havis 65 jarojn aŭ pli.

Transportado redakti

Aŭtovojo 41 kuras norden al suden tra la centro de la urbo. Busa servo estas operaciita de Valley Transit. Brennand Flughaveno provizas ĝenerala aviado por la urbo. Appleton Internacia Flughaveno provizas komercan servon de aviadkompanio por la urbo.

Ekonomio redakti

Neenah havas gravajn ŝtalajn kaj paperajn industriojn. Kelkaj paperfirmaoj estas Clearwater Paper, SCA Tissue, Kimberly-Clark kaj Neenah Paper. Kimberly-Clark estis fondita en Neenah kaj daŭrigas gravajn operaciojn tie, kvankam ĝia ĉefsidejo translokiĝis al Irving, Teksaso, en la 1980-aj jaroj. Kloakaj kovriloj fabrikitaj en Neenah Foundry povas esti trovitaj ĉie en la centra Usono kaj partoj de Eŭropo.

Neenah estas la ĉefsidejo de Plexus, ellaboranto kaj fabrikisto de elektronikaj produktoj, kiu ankaŭ havas inĝenieristikon kaj fabrikoperaciojn en la urbo. Ankaŭ ĉefsidejis ĉi tien Cobblestone Hotelo Grupo, Bemis Co, Inc., Miron Construction, Menasha Kompanio, Theda Clark Hospitalo, NM Translokigo, kaj Checker Loĝistiko.

Kulturo redakti

 
Bergstrom-Mahler muzeo

Fondita en 1959, la muzeo Bergstrom-Mahler havas kolekton de vitra arto konsistanta el pli ol 3,000 pecoj. Ĝi koncentras en historiaj paperpremiloj kaj Ĝermana vitraverkaro.[13]

Famaj homoj redakti

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. "2016 U.S. Gazetteer Files". United States Census Bureau. Retrieved Jul 14, 2017.
  2. Neenah [origin of place name]
  3. "Physical Spatial Place". (2010, June 1). Hocąk Teaching Materials Volume 1, p. 454.
  4. "City of Neenah, Wisconsin: Heritage". Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2018-11-05.
  5. Dictionary of Wisconsin History article. Arkivita el la originalo je 2017-10-18. Alirita 2018-11-05.
  6. Neenah Paper history
  7. US Gazetteer files: 2010, 2000, and 1990. United States Census Bureau (2011-02-12). Alirita 2011-04-23.
  8. US Gazetteer files 2010. United States Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2012-01-24. Alirita 2012-11-18.
  9. "Population and Housing Unit Estimates". Retrieved June 9, 2017.
  10. "Census of Population and Housing". Census.gov. Retrieved June 4, 2015.
  11. American FactFinder. United States Census Bureau. Alirita 2012-11-18.
  12. American FactFinder. United States Census Bureau. Alirita 2008-01-31.
  13. Inspiring Glass Stories. Bmmglass.com. Bergstrom-Mahler Museum of Glass (2014). Alirita 9a de Septembro 2015.

Eksteraj ligiloj redakti