Neradnovci
vilaĝo en Slovenio
Neradnovci, hungare Nádorfa estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Gornji Petrovci. La historia hungara nomo estis Neradnócz.
Neradnovci | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 50′ N, 16° 12′ O (mapo)46.83972216.194722Koordinatoj: 46° 50′ N, 16° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 290,3 m [+] | ||
Areo | 4,07 km² ( 407 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Neradnovci [+] | |||
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 290 m
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 9203
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo, 2 km-ojn for de la hungara limo, kontraŭe troviĝas Felsőszölnök.
Historio
redaktiĜis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.