Newton da Costa

brazila filozofo kaj matematikisto
(Alidirektita el Newton C. A. da Costa)

Newton Carneiro Affonso da Costa (16-a de Septembro 1929 en Kuritibo, Brazilo 16-an de aprilo 2024) estis brazila matematikisto, logikisto, kaj filozofo. Li studis inĝenieradon kaj matematikon en la Federacia Universitato de Paranao en Kuritibo kaj la titolo de lia doktoriga disertacio en 1961 estis Topologiaj spacoj kaj kontinuaj funkcioj.[1]

Newton da Costa
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1929 (1929-09-16)
en Kuritibo
Morto 16-an de aprilo 2024 (2024-04-16) (94-jaraĝa)
Lingvoj portugalaanglabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Federacia Universitato de Paranao
Okupo
Okupo matematikisto • filozofo
vdr

Li estis profesoro de la Federacia Universitato de Paranao, de la Universitato de San-Paŭlo, kaaj de la Ŝtata Universitato de Campinas. Li estis ankaŭ vizitanta profesoro en institucioj de Aŭstralio, Francio, Usono, Pollando, Italio, Argentino, Meksiko kaj Peruo.[2] Aktuale li estas vizitanta profesoro en la Departamento de Filozofio de la Federacia Universitato de Sankta Katarino.

Liaj verkoj, publikigitaj en pli ol 250 libroj, temas pri kampoj tiom diversaj kiom filozofio de la scienco, filozofio de la fiziko, teorioj de la vero, fundamentoj de la matematiko, ekonomiko, teorio de komputado kaj juro, inter aliaj fakoj.[3]

Verkoj redakti

  • N.C.A. da Costa, Lógica Indutiva e Probabilidade. Hucitec-EdUSP, 2a. ed., São Paulo, 1993.
  • N.C.A. da Costa, Logique Classique et Non-Classique. Paris, Masson, 1997.
  • N.C.A. da Costa, O conhecimento científico. São Paulo, Discurso Editorial, 2a. Ed., 1999.
  • N.C.A. da Costa and S. French, Science and Partial Truth: A Unitary Approach to Models and Scientific Reasoning. (Oxford Studies in Philosophy of Science), Oxford University Press, 2003.

Notoj redakti