Nižný Komárnik [niĵnI komArnik], (hungare Alsókomárnok [alŝOkomArnok], rutene Нижнїй Комарник [niĵnjij komarnik], germane Unterkomarnik in der Krein) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Nižný Komárnik
hungare: Alsókomárnok, germane: Unterkomarnik in der Krein, rutene: Нижнїй Комарник
municipo
Vido al Nižný Komárnik
Blazono
Oficiala nomo: Nižný Komárnik
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Malaltaj Beskidoj
Rivero Ladomirka
Situo Nižný Komárnik
 - alteco 362 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 31″ N 21° 41′ 46″ O / 49.37528 °N, 21.69611 °O / 49.37528; 21.69611 (mapo)
Areo 12,3808 km² (1 238,08 ha)
Loĝantaro 149 (31.12.2006)
Denseco 12,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1618
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 090 05
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 527653
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Nižný Komárnik
Retpaĝo: www.obecniznykomarnik.sk
Portalo pri Slovakio
Vido al monumento en Nižný Komárnik
Preĝejo de Nižný Komárnik
Preĝejo en Nižný Komárnik

Situo redakti

Nižný Komárnik situas laŭ rojo sur deklivoj, laŭ la pola landlimo, laŭ ĉefvojo Pollando-Svidník. La lasta urbo troviĝas en distanco 15 km. Dukla montpasejo estas tre proksime.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1618 laŭ tiama hungara ortografio "Also Komarnik". En 1718 237 vilaĝanoj loĝis en 32 domoj, en 1828 253 vilaĝanoj en 33 domoj. Fine de la 19-a jarcento multe da vilaĝanoj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsókomárnok 307 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). En 1914 pro la 1-a mondmilito la vilaĝo grandparte detruiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Šariš, al distrikto Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝo denove detruiĝis pro la bataladoj. En 2001 vivis en Nižný Komárnik 165 homoj, (144 slovakoj, 16 rutenoj).

Vidindaĵoj redakti