Nicolau Tolentino de Almeida

Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811) estis eldonisto, komentisto, pedagogo, filologo kaj profesoro pri Retoriko kaj Poetiko en la Kolegio de la Artoj de la Universitato de Koimbro, tie kie li iinstruis ĝis 1790. Li estis pli juna frato de António Soares Barbosa (1734-1801). Barbosa ankaŭ aktivis kiel dekano kaj direktoro de la Fakultato pri Filozofio inter la 29-a de marto 1791 kaj 1800. Li estas konsiderata unu el la grandaj literaturaj figuroj de la portugala 18-a jarcento kaj unu el la plej grandaj satiristoj.

Nicolau Tolentino de Almeida
(1740-1811)
"Obras completas" de Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811), verko eldonita en (1861).
"Obras completas" de Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811), verko eldonita en (1861).
Persona informo
Naskiĝo 10-a de septembro 1740
en Lisbono, Portugalio
Morto 23-a de junio 1811
en Lisbono, Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo poeto • instruisto • poeto-juristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Frontispico de verko de la portugala verkisto Nicolau Tolentino de Almeida (1783).

Nicolau Tolentino de Almeida estis filo de D-ro José de Almeida Soares, advokato de la "Casa da Suplicação" ("Tribunalo de la Potugala Kortumo"), en Lisbono, kaj lia edzino Ana Teresa Fróes de Brito, ambaŭ devanantoj el Ourém. Li studis en la Fakultato pri Juro de la Universitato de Koimbro inter 1760 kaj 1770 kaj en 1765 li estis nomumita reĝa profesoro pri retoriko.

Nekontenta kun la posteno, li estis nomumita en 1780 al nova funkcio en la "Sekretariejo pri Ŝtato de la Negocoj de la Regno". Li ricevis la favorojn de la vesto de kavaliro de la Ordeno de Santiago da Espada, kavaliro de la Ordeno de Kristo kaj fine nobela kavaliro de la Reĝa Domo. Li renkontis gravajn financajn problemojn post la translokigo de la portugala kortumo al Rio-de-Ĵanejro en 1807 kaj mortis sola kaj fraŭla en la aĝo de sepdek jaroj en Lisbono.

Li komponis sonetojn, odojn, memorialaĵojn kaj satiraĵojn per ironia kaj komika tono pri la malgraveco de kutimoj kaj tradicioj, la alligo al aspektoj kaj ĉiutagaj malvirtoj. Li ankaŭ verkis omaĝojn al personoj en potencaj pozicioj, kies protekton li bezonis. Lia stilo karakteriziĝas per simpleco kaj proksimiĝas al popularaj kaj interparolaj formoj, kiuj diferencigas lin el la tiama pretendema kaj grandioza novklasika poezio. Li publikigis kolekton titolitan "Obras poéticas" en 1801.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti