Nigrastria aremonopso

La Nigrastria aremonopso, Arremonops conirostris, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonopsoj, kiu enhavas nur kvar speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrastria aremonopso
Nigrastria aremonopso
Nigrastria aremonopso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Arremonops
Specio: A. conirostris
Arremonops conirostris
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Black-striped Sparrow (Arremonops conirostris).jpg
Black-striped Sparrow (Arremonops conirostris)

Ĝi reproduktiĝas el norda Honduro al okcidenta Ekvadoro, norda Brazilo kaj Venezuelo.

Tiu Amerika pasero estas komuna birdo de humidaj malaltaj teroj kaj montetoj ĝis 1500 m altitude, en duonfermaj habitatoj kiaj arbustaroj, junaj duarangaj arbaroj, herbejaj kamparoj kaj eĉ plantejoj kaj ĝardenoj.

La granda kupola nesto, konstruata de la ino, estas farata el malfajna plantomaterialo kaj havas ampleksan flankan enirejon. Ĝi estas kutime situa je malpli da 1 m super densa kreskaĵaro, sed povas esti tiom alte kiom ĝis 1.8 m. La ovaro estas de du, rare tri, nemarkataj blankaj ovoj, kiu estas kovataj nur de la ino dum 12–14 tagoj antaŭ eloviĝo.

La Nigrastria aremonopso estas ĉefe surterema specio, 16.5 cm longa kaj peza 37.5 g. Plenkreskulo estas distinga, per griza kapo kiu havas larĝajn nigrajn striojn ĉiuflanke de la krono kaj pli mallarĝajn nigrajn striojn traokulajn, kio nomigas la specion. La supraj partoj estas olivecaj, kun flava en flugilo. La subaj partoj estas blankecaj nuance al griza en brustoflankoj kaj al oliveca en suba ventro. Junuloj havas brunajn striojn en pli flava kapo, brunecolivecajn suprajn partojn kaj flavolivecajn subajn partojn.

Tiu specio estas simila al la Oliveca aremonopso, sed ĝi estas pli granda, kaj ties teritorioj ne koincidas. Estas kelkaj subspecioj, nome la jenaj:

  • A. c. conirostris reproduktiĝas en plej parto de norda Sudameriko.
  • A. c. richmondii reproduktiĝas en Centrameriko suden al okcidenta Panamo. Ĝi estas pli malgranda kaj pli brila ol la nomiga conirostris.
  • A. c. striaticeps reproduktiĝas el centra Panamo al okcidenta Ekvadoro. Ĝi estas pli blanka sube ol la nomiga conirostrisrichmondii.
  • A. c. viridicatus reproduktiĝas en Insulo de Coiba, Panamo. Ĝi estas pli griza en kapo, brusto kaj flankoj ol striaticeps.
  • A. c. inexpectatus reproduktiĝas en parto de okcidenta Kolombio. Ĝi estas malgranda, senkolora kaj brunecoliveca supre.
  • A. c. umbrinus reproduktiĝas en la Marakajba Baseno de norda Kolombio kaj Venezuelo. Ĝi estas alia malgranda, senkolora raso, sed pli brila supre kaj iom pli granda ol inexpectatus.

La Nigrastria aremonopso havas metalecan alvokon ĉark. La maskla kanto, elsendita el grundo aŭ el malalta ripozejo, konsistas el fajfoj kaj trejnitaj notoj, cŭiit-cŭiit cŭiit-cŭii ti-ti-ti, sekve de trilado, sed varias geografie.

La Nigrastria aremonopso manĝas insektojn, araneojn kaj semojn prenitajn surgrunde, kaj ankaŭ plukas berojn kaj senvertebrulajn predojn el malaltaj arbustoj. Ĝi estas vidata en paroj, neniam are, kaj ĝi estas timida kaj retirema specio.

Referencoj redakti