Malfermi la ĉefan menuon

Nikolao Aleksandroviĉ MENŜUTKIN (ruse Николай Александрович Меншуткин) estis rusa kemiisto kaj ne nur fakulo pri analiza, organika kaj fizika kemio, sed ankaŭ aktiva organizinto de la Politeknika Instituto de Sankt-Peterburgo de la granda imperiestro Petro la 1-a en la komenco de la 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj organizintoj de la kemia nomenklaturo.

Nikolao Menŝutkin
(1842-1907)
Rusa kemiisto respondeca pri la "Reakcio de Menŝutkin" kaj konvertado de terciaraj aminoj al kvaternara amoniaka salo. Li estis lernanto de Dmitrij Mendelejev kaj Aleksandro Voskresenskij.[1]
Rusa kemiisto respondeca pri la "Reakcio de Menŝutkin" kaj konvertado de terciaraj aminoj al kvaternara amoniaka salo. Li estis lernanto de Dmitrij Mendelejev kaj Aleksandro Voskresenskij.[1]
Persona informo
Naskiĝo 12-a de oktobro 1842Julia kalendaro
24-a de decembro 1842Gregoria kalendaro
en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio
Morto 22-a de januaro 1907Julia kalendaro
5-a de februaro 1907Gregoria kalendaro
en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio
Tombo Smolensky Cemetery [#]
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo
Rusa Societo pri Kemio
Universitato de Tubingeno
Universitato de Parizo
Universitato de Marburgo
Profesio
Profesio kemiistoinventisto [#]
Laborkampo kemio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li estis lernanto de Aleksandro Voskresenskij kaj eldonisto de la kemia periodaĵo de la Rusa Kemia Societo kaj tradukis la regulojn el la franca nomenklaturo en la rusan. Kiam Beilstein korekte identigis la erarojn en la rusa tradukado, kaj tio kondukus al konfuzo, Menŝutkin kontraŭvole agnoskis sian eraron dum malŝatadis la sugestojn de Beilstein por riparado de la eraroj.[2] Menŝutkin defendis sian tezon pri la reaktiveco de la fosfata acido kaj elmontris tion, ke la tri hidrogenatomoj de la molekulo ne estis ekvivalentaj kaj konsekvence la preferinda formulo devus estis HPO(OH)2 kaj ne la tiam konata P(OH)3.

BiografioRedakti

Menŝutkin naskiĝis el komercista familio kiel la sesa filo de Aleksandro Nikolajeviĉ Menŝutkin. En decembro 1857, li laŭde gradiĝis en la gimnazio, sed nur aŭtune de 1858 li sukcesis enmatrikuliĝi en la Ŝtata Universitato de Sankt-Peterburgo ĉar li estis ankoraŭ malpli ol 16-jara. Li studis en la Fakultato pri Fiziko kaj Matematiko kaj preskaŭ estis forpelita aŭtune de 1861 pro kelkaj politikaj perturboj. Tamen, printempe de 1862 li ricevis sian majstrecan gradon. Dum la lastaj jaroj li interesiĝis pri kemio, kiun li studis sub orientado de Mendelejevo. Malgraŭ ke li posedis sufiĉan konadon pri la teorio, mankis al li praktikado, ĉar tiuepoke la tuta laboratorio de la universitato konsistis je nur du etaj ĉambroj. Do, li vojaĝis eksterlanden, kaj en la sekvanta tri jarojn, li pasis du semestrojn kun Adolph Strecher (1822-1871) en la Universitato de Tubingeno, unu jaron (1864-65) kun Charles-Adolphe Wurtz en la Universitato de Parizo kaj unu plian semestron kun Hermann Kolbe en la Universitato de Marburgo. Dum tiu periodo, multaj ŝanĝoj enkondukiĝis en la konstituado de la rusaj universitatoj. En 1863, la universitatoj sukcesis akademian liberecon, kaj ili povis elekti propravole la profesorojn, rektorojn kaj dekanojn. Samtempe, pliboniĝis la instrurimedoj, kaj klopode de Mendelejevo, la laboratorio en la Universitato de Sankt-Peterburgo plilarĝigis. En 1865, Menŝutkin reiris al Sankt-Peterburgo, iom post defendi sian doktorigan tezon kiu estis publikigita en la scienca revuo de la Franca Akademio sub la titolo "Agado de la klora acetilo sur la fosfata acido", en 1865.[3] Li defendis ĝin en marto 1866 orientita de Aleksandr Butlerov kaj Dmitrij Mendelejevo, kaj aŭtune li ekinstruis kurson pri organikaj nitrogenaj komponaĵoj. En la 6-a de aprilo 1869, li defendis sian kapabligon pri "La sintezo kaj proprecoj de la ureidoj"[4] kaj iom poste li estis indikita kiel profesoro pri analiza kemio. Ligita al siaj instruoj li ekaranĝis siajn klasojn kaj en 1871 li lanĉis sian tre konatan lernolibron, kiu supervivis 16 eldonojn ĝis 1931 kaj estis tradukita en la germanan kaj anglan. En 1871, Menŝutkin iĝis sekretario de la fakultato pri fiziko kaj matematiko kaj en 1879 li estis nomumita dekano, ofico kiun li konservis ĝis 1887. La murdo de la imperiestro Aleksandro la 1-a, en 1881, sekviĝis per adoptado de seriozaj rimedoj, kies efikoj multmaniere falis sur la universitatoj. La aŭtonomio, donita en 1863, estis nuligita kaj ĉiuj oficistoj povis nur esti indikitaj de la Ministro pri Publika Instruado. La aliro de studentoj estis reduktita, akceptante ilin nur elde kelkaj lernejoj; la kotizoj plialtiĝis kaj la nombro de la profesoraro malpliiĝis. La malkontentigo de la profesoroj kaj studentoj rezultis en perturboj, en 1887-88, kiuj sekviĝis per eksigo de la rektoro kaj sennombraj ĉef-funkciuloj. Kiel rezulto, Menŝutkin devis aldoni la instruon pri organika kemio al siaj devoj. Ĉirkaŭ tiuepoke li preparis sian grandan lernolibron pri organika kemio, kiu aperis laŭ tri sinsekvaj eldonoj, kaj en 1888 li publikigis historion pri la disvolvo de la teoria kemio. Ambaŭ libroj estis verkitaj en la rusa kaj ne tradukitaj. Unu el la plej grandiozaj entreprenoj de tiu epoko estis la konstruaĵo de la novaj kemiaj laboratorioj de la universitato. Nur ĉirkaŭ 1890 la mono aperis tiucele kaj en tiu jaro Mendelejevo eksiĝis el sia katedro, lasante Menŝutkin en la pozicio de plejsupera profesoro de la universitato. Menŝutkin sukcesis konstrui la laboratorion ĉirkaŭ oktobro 1894 kaj tie li laboris dum ok jaroj.

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti