Aleksandro Voskresenskij

germana kemiisto, malkovrinto de la teobromino kaj benzokino, profesoro de Mendelejevo

Aleksandro Abramoviĉ VOSKRESENSKIJ (ruse Александр Абрамович Воскресенский) estis rusa kemiisto kiu malkovris la benzokinonon kaj la teobrominon. Li estis lernanto de Germain Henri Hess, Justus von Liebig kaj Nikolao Zinin. Siavice li estis profesoro de Dmitrij Mendelejev, Nikolao Beketov, Nikolao Aleksandroviĉ Menŝutkin (1842-1907), Aleksejo Romanoviĉ Ŝuljaĉenko (1841-1903), Nikolao Sokolov, kaj Petro Petroviĉ Aleksejev (1840-1891). Sian doktoran diplomon li ricevis en 1838 en la Universitato de Giessen okaze de la malkovro de la benzokinono el la kinkona ŝelo.

Aleksandr Voskresenskij
(1808-1880)
Rusa kemiisto kiu aktivis kiel rektoro en la Imperia Universitato de Sankt-Peterburgo, li estis malkovrinto de la teobromino kaj de la benzokinono, kaj kvankam Miĥail Lomonosov estis la unua kiu instruis kemion en Rusio kaj kreis la unuan kemian laboratorion, laŭ Mendelejevo, Voskresenskij estas la "praavo de la rusa kemio".
Rusa kemiisto kiu aktivis kiel rektoro en la Imperia Universitato de Sankt-Peterburgo, li estis malkovrinto de la teobromino kaj de la benzokinono, kaj kvankam Miĥail Lomonosov estis la unua kiu instruis kemion en Rusio kaj kreis la unuan kemian laboratorion, laŭ Mendelejevo, Voskresenskij estas la "praavo de la rusa kemio".
Persona informo
Naskiĝo 25-a de novembro 1808Julia kalendaro
7-a de decembro 1808Gregoria kalendaro
en Торжок, Rusa Imperio
Morto 21-a de januaro 1880Julia kalendaro
2-a de februaro 1880Gregoria kalendaro
en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo
Universitato de Giessen
Rusia Akademio de Sciencoj
Memorigilo Aleksandro Voskresenskij
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Germain Henri Hess vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1842 li izolis la teobrominon el la kakao-semo.[1] La molekulo ricevis sian nomon ekde la latina nomo de la planto "theobromina cacao", referencante la nomon donital de Hernán Cortés al la "manĝaĵo de la Dioj". Post li, Hermann Emil Fischer (1852-1919) starigis la strukturon de la teobromino je la unua fojo en 1882. Teofilino, alia derivaĵo de la kakao, estis identigita de Fisher en la teo, en 1888. En la komenco de la 20-a jarcento, teofilino estis enkondukita en la medicina kliniko, unue kiel diurezaĵo kaj pli malfrue en la traktado de la astmo. Voskresenskij ankaŭ helpis identigi la strukturon de la naftaleno. Li estis posedanto de minejo kaj ankaŭ studis la antraciton.

Biografio redakti

Voskresenskij esti filo de malrĉa sacerdoto, kiu mortis en 1814. Li ankaŭ havis unu fratinon kaj unu fraton. Ekde siaj fruaj jaroj li ĉiam elmontradis talentojn por sciencoj, kaj, post gradiĝi en la Instituto pri Pedagogio de Sankt-Peterburgo, en 1846, li estis sendita al Germanio por daŭrigi sian edukadon. Tie li vizitadis klasojn de Eilhard Mitscherlich, Heinrich Rose (1795-1864) kaj Justus von Liebig, kiu konsideradis Voskresenskij-on unu el siaj plej talentoplenaj disĉiploj. Kun Liebig li komencis sian propran kemian esploron.

Post reiri al Rusio, en 1838, li estis indikita kiel asistanto de la Prof. Vladimir Fjodoroviĉ Solovjov (1785-1856) en la "Universitato de Sankt-Peterburgo". En 1839, li defendis sian tezon pri Doktoreco en Filozofio rilate al la ĥinata acido sub kontrolo de la germana kemiisto Germain Henri Hess, kaj en 1843 li estis promociita al profesoro. Hess mortis en 1850 kaj Voskresensky ekprenis liajn instrudevojn, samtempe instruante en pluraj institucioj de Sankt-Peterburgo. Post aktivi kiel profesoro en la Imperia Universitato de Sankt-Peterburgo inter 1861-1863 kaj 1865-1867, li mallongatempe translokiĝis al Ĥarkivo sed baldaŭ reiris al Sankt-Peterburgo, tie kie li pasis siajn lastajn jarojn plibonigante la sekundaran edukadon.

 
Benzokinono estis malkovrita de Voskresenskij en 1838.

Literaturo redakti

Referencoj redakti