Nikolao la 1-a (papo)

Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nikolao la 1-a

Nikolao la 1-a (naskiĝis en 820 en Romo; mortis tie la 13-an de novembro 867) estis la 105-a papo ekde la 21-a de aprilo 858 ĝis sia morto.

Sankta
Nikolao la 1-a
papo
Pope Nicholas I.jpg
Obernzell Schloss - Festsaal Wappen Papst.6 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 819 (0819-11-30)
en Romo
Morto 13-an de novembro 867 (0867-11-13) (47-jara)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina [#]
Loĝloko Romo [#]
Ŝtataneco Papa Ŝtato [#]
Profesio
Okupo kleriko • katolika sacerdoto • verkisto [#]
Aktiva en RomoPapa Ŝtato [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nikolao proponis, ke la kristana bapto okazu nur "en la nomo de Jesuo Kristo", ne de la Sankta Triunuo. Tiu propono malsukcesis kaj nun estas konsiderata kiel herezo.

Ankaŭ kontraŭ aliaj episkopoj Nikolao decide asertis la papan potencon. Ĉefepiskopon Johanon de Ravenna li ekskomunikis, kiam tiu rifuzis pravigi sin pro perfortaĵoj kaj mon-eltordo al pastroj kaj sub-episkopoj. Nikolao mem iris al Ravenna por ordigi la aferon; Johano deve submetiĝis al li.

Kiam en 860 la franka reĝo Lotaro la 2-a deziris (pro politikaj kialoj; li deziris agnoskigi sian eksteredzecan filon) eksedziĝi kaj preni alian edzinon, Nikolao rifuzis sian permeson kaj ekskomunikis du episkopojn (de Kolonjo kaj Treviro), kiuj estis konsentintaj la eksedziĝon. Ankaŭ Johanon de Ravenna, kiu alianciĝis kun la du episkopoj, li denove ekskomunikis kaj devigis al submetiĝo.

Dum la oficado de Nikolao la rilatoj inter la roma kaj la bizanca (ortodoksa) eklezioj plu malboniĝis. Kiam la bizanca eklezio eksigis patriarkon Ignacon kaj anstataŭigis lin per la ne-kleriko Fotio, Nikolao ekskomunikis tiun ĉi. Fotio siavice dum sinodo en septembro 867 deklaris Nikolaon eksigita, sed tiu decido ne havis efikon, ĉar Nikolao mortis kelkajn semajnojn poste.


Antaŭe:papoPoste:
Benedikto la 3-a858–867Adriano la 2-a