Norbert Röttgen
germana politikisto
Norbert Röttgen (naskiĝinta la 2-an de julio 1965 en Meckenheim proksime de Bonno, do nun 57-jara) estas germana politikisto de la kristandemokratia partio CDU. De la parlamenta baloto en Germanio 2009 ĝis sia eloficigo 2012 li estis ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco en la dua ministraro de Angela Merkel.
Norbert Röttgen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federal Minister for the Environment, Nature Conservation and Nuclear Safety | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Norbert Röttgen | |||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1965 (57-jara) en Meckenheim | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Loĝloko | Stieldorf [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Bonna universitato [#] | ||||
Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio [#] | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo • advokato [#] | ||||
Aktiva en | Berlino • Bonno [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

La eloficigon [1] Angela Merkel anoncis la 16-an de majo 2012, tri tagojn post la baloto en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kie Röttgen estis la kristandemokratia ĉefkandidato kaj severe malgajnis.
Eloficigo de ministro okazis antaŭe nur unufoje en Germanio.