Norda (Arkta) Federacia Universitato

Norda (Arkta) Federacia Universitato de Mikaelo Lomonosov (ruse - Северный (Арктический) Федеральный Университет; internacia nomo - Northern (Arctic) Federal University; mallongiĝo - NArFU) - estas federacia universitato de urbo Arĥangelsko, fondita el Arĥangelska Ŝtata Teĥnika Universitato (AGTU) laŭ edikto de Prezidanto Dmitrij Medvedev. Oficiale ĝi estis registrita la 8-a de junio 2010. Rektoro - Jelena KUDRJAŜOVA, Prof. Dr. (pri filozofio).

Norda Federacia Universitato
Arkhangelsk technology university.jpg
Situo
Geografia situo 64° 31′ 44″ N, 40° 32′ 57″ O (mapo)64.528940.5492Koordinatoj: 64° 31′ 44″ N, 40° 32′ 57″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Norda Federacia Universitato
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

NArFU estis fondita laŭ bazo de AGTU. Ekde la 12-a de julio 2011 en Universitato estis prenitaj Pomora Ŝtata Universitato de Lomonosov, Arĥangelska Teĥnika Kolegio de Petro la Granda, Severodvinska Teĥnika Kolegio.

Laŭ edikto de ĉefministro Medvedev, Arĥangelska filio de Finansa Universitato ĉe Registaro de Rusio ankaŭ partiĝis de NArFU.

StrukturoRedakti

InstitutojRedakti

Universitato havas 17 institutojn:

  • Instituto de homsciencoj (Severodvinsko)
  • Instituto de kompleksa sekureco
  • Instituto de matematiko, informaj kaj kosmaj teĥnologio
  • Instituto de natursciencoj kaj biomedicino
  • Instituto de petrolo kaj gazo
  • Instituto de pedagogio kaj psiĥologio
  • Instituto de repretigado
  • Instituto de soci-homsciencoj kaj politiko
  • Instituto de arĥitekturo
  • Instituto de ĥemio
  • Jura instituto
  • Instituto de sporto
  • Instituto de filologio kaj internacia komunikado
  • Instituto de ekonomiko
  • Instituto de transporto
  • Instituto de arbarteĥniko
  • Instituto de ŝipkonstruado

KolegiojRedakti

  • Kolegio de informa teĥnologio
  • Arĥangelska arbarteĥnika kolegio
  • Severodvinska teĥnika kolegio

Lerna jaroRedakti

Lerna jaro havas du semestrojn: septembro-decembro kaj februaro-junio.

FiliojRedakti

NArFU havas filiojn en Severodvinsko kaj Korjaĵmo. Estas preparata filioj en Kotlaso kaj Narijan-Maro

Internaciaj PartnerojRedakti

Usono

  • Universitato de Maine
  • Universitato de Farfild

Germanio

  • Universitato de apliksciencoj de Emden
  • Supera lernejo de Kil
  • Supera lernejo de Neu-Brandenburg
  • Universitato de apliksciencoj de Schmalkalden

Norvegio

  • Norvegia universitato de scienco kaj teĥnologio (Tronhejm)
  • Universitato de Starvanger (Tromsø)
  • Universitataj kolegioj de Budø, Giovik, Lillehammer, Narvik, Tromsø, Nord-Trondelag, Hedmark
  • Norda Eksplora Instituto NORUT (Tromsø)

Finnlando

  • Laplandia universitato
  • Universitatoj de Helsinki, Oulu, Joensuu
  • Apliksciencaj universitatoj de Rovaniemi, Kemi, Tornio, Oulu, Tampere
  • Finna lernejo de afero de Kauhava

Svedio

  • Universitato de Meza Svedio, Umeo
  • Sveda agrikultura universitato de Umeo
  • Teĥnika universitato de Luleo
  • Volk-Universitato de Upsala

Britio

  • Universitato de Dandey
  • Universitato de Aberdin

Pollando

  • Universitato de Jagajło
  • Unibersitato de Poznań

Francio

  • Universitato de Supera Elzaso

Holando

  • Universitato de Groningen
  • Universitato de Tvente

Koreio

  • Universitato Sangjunquansk

Ĉinio

  • Arbarteĥnika universitato de Pekino