Norda giganta petrelo

La Norda giganta petrelo (Macronectes halli), konata ankaŭ kiel Giganta petrelo de Hall, estas granda marbirdo de sudaj oceanoj. Ties distribuado ege koincidas kun la tre simila Suda giganta petrelo, kvankam ĝi ĝenerale estas centrata iome pli norde.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda giganta petrelo
Norda giganta petrelo, fluganta super Godthul, Suda Georgio, Britaj Transmaraj Teritorioj
Norda giganta petrelo, fluganta super Godthul, Suda Georgio, Britaj Transmaraj Teritorioj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Macronectes
Macronectes halli
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Norda giganta petrelo kun sia partnero, la Suda giganta petrelo, formas la genron Macronectes. Tiu apartenas al la ordo de Procelarioformaj, nome tub-nazaj marbirdoj, pro ties unika nazostrukturo. Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[1] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[2]

Etimologio redakti

El la latina scienca nomo Macronectes giganteus la dua vorto estas latina por giganta, dum la unua estas kunmetaĵo el makros nome greka vorto signifanta longagranda kaj nēktēs signifanta naĝanto. Norda giganta petrelo ekas per norda alude al la fakto ke ties kutima habitato estas pli norda ol tiu de ties partnero la Suda giganta petrelo, kaj petrelo aludas al Sankta Petro kaj la rakonto pri lia surakva piedirado, kio siavice aludas al la ekflugmaniero de la birdospecio.[3]

Aspekto redakti

 
Ĉe ebenaĵo Salisbury, Suda Georgio, Britaj Transmaraj Teritorioj
 
Naĝe ĉe golfo Cooper, Suda Georgio

La Norda giganta petrelo averaĝe estas 90 cm longa. Ties plumaro konsistas el grizbruna korpo kun pli helaj fruntoj, vizaĝoflankoj, kaj mentono. Ties beko estas el 90 al 105 mm longa kaj rozflaveca kun bruna pinto, kaj ties okuloj estas grizaj. La junulo de tiu specio estas tute malhelbruna kaj heliĝas laŭ la aĝopaŝo. Ĝi povas esti diferencita el la similkolora Suda giganta petrelo pro la bekopinto, kiu ĉe la suda estas verda.[4]

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

La Norda giganta petrelo manĝas ĉefe kadavraĵojn el pingvenoj kaj fokoj, same kiel krilon, tripaĵon, cefalopodojn, kaj fiŝojn kaj rubon forĵetitajn el ŝipoj. Dum la reprodukta sezono, maskloj manĝas pli da kadavraĵoj ol inoj kiuj manĝas plie el pelagaj fontoj.[4]

Reproduktado redakti

Birdoj ekreproduktiĝas averaĝe kiam ili estas dekjaraĝaj, kaj reproduktiĝas sur insuloj en kolonioj. Kie ili kunhavas insulojn kun la Suda giganta petrelo, ili reproduktiĝas ses semajnojn pli frue ol ties partnero.[4]

Teritorio kaj habitato redakti

Ili estas tre pelagaj kaj flugas tra la sudaj oceanoj norde de la Antarkta Konverĝareo, kaj norden al Ĉilio, Argentino, Sudafriko, kaj duono de Aŭstralio. Ili nestumas sur insuloj kiaj la grupo de Suda Georgio kun 4,500 paroj. Ili nestumas ankaŭ sur kelkaj el la Ĉathamoj, Kergelenoj, Krozetoj, Makvora Insulo kaj aliaj. Ties ĝenerala loĝa teritorio estas 82,600,000 km².[4]

Konservado redakti

Reprodukta populacio kaj tendencoj[4]
Loko Populacio Dato Tendenco
Suda Georgio 4,500 paroj 2005 Pliiĝanta 30% por 20 jaroj
Forty-Fours/Motuhara 2,000 paroj 2000
Meza Sister 80—100 paroj 2000
Kergelenoj 1,450—1,800 paroj 1989
Krozetoj 1,300 paroj 1989 Malpliiĝanta
Makvora Insulo 1,300 paroj Stabila aŭ pliiĝanta
Princeduardaj Insuloj 650 paroj Pliiĝanta
Antipodaj Insuloj 230 paroj 2003
Kampbelinsulo 230 paroj 2000
Aŭklandoj 50 paroj 2000
Totalo 17,000—21,000 2001 Pliiĝanta 34% por 10 jaroj
 
Nematuruloj estas pli komunaj je pli altaj latitudoj.

Ĝenerale ties populacio estas inter 17,000 kaj 21,000 maturuloj, baze sur ĉirkaŭkalkulo de 2001. Tiu nombro pliiĝantis dum la lastaj du jardekoj eĉ kvankam oni antaŭvidis ties malpliiĝon. Tiu pliiĝo permesis al la IUCN subengradigi ilin el kategorio Preskaŭ Minacata al Malplej Zorgiga. Ĵusa studaro montris ke plej lokoj pliiĝantas laŭnombre escepte ĉe la Krozetoj. Tio probable rilatas al pliiĝo ĉe fiŝorubo, pli bona kontrolo sur multhokado, kaj pli da kadavraĵoj el Gazela arktocefalo.[4]

Futuraj planoj estas pluigi la enketojn kaj ĉirkaŭkalkulojn de individuoj, reserĉi pri movadoj kaj migradoj, pluigante la subenan tendencon mortiĝi ĉe fiŝkaptado danke al helpo de asocioj kiaj CCAMLR, CMS kaj FAO.[4]

Notoj redakti

  1. Double, M. C. (2003)
  2. Ehrlich, Paul R. (1988)
  3. Gotch, A. T. (1995)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 BirdLife International (2009)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2009(a)). The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources. (xls). Alirita 17 Jul 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 190. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj redakti