Norfolka papageto (Cyanoramphus cookii), nomata ankaŭ Tasmana papageto,[2] Norfolkinsula papagetoNorfolka kakariko, estas specio de papago el la genro de kakarikoj. Ĝi estas endemia de Norfolkinsulo (situa inter Aŭstralio, Novzelando kaj Nov-Kaledonio en la Tasmana Maro).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norfolka kakariko
Norfolka kakariko en Norfolkinsulo
Norfolka kakariko en Norfolkinsulo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Genro: Cyanoramphus
Cyanoramphus cookii
(Gray, 1859)
Konserva statuso
Sinonimoj
  • Cyanoramphus novaezelandiae (Sparrman, 1787)
  • Platycercus Cookii (Gray, GR, 1859)
  • Cyanoramphus saisseti Verreaux & Des Murs, 1860
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio

redakti

Norfolka papageto estas specio de kakariko kaj apartenas al veraj papagoj de familio Psittaculidae, subfamilio Platycercinae.

George Robert Gray priskribis Norfolkan papageton en 1859 laŭ speciano el kolekto de brita veturisto, naturalisto kaj kolektisto William Bullock, kaj donis al ĝi nomon Platycercus cookii.[3] La genro Platycercus nun enhavas nur rozelojn, kaj la specia nomo estas omaĝo al James Cook, kiu menciis renkonton de la papago en lia priskribo de sia vizito al Norfolkinsulo en 1774.[4] En 1862 Gray priskribis alian specianon el Norfolkinsulo kiel Platycercus rayneri, omaĝe al iu s-ro Rayner kiu kolektis ĝin.[5] En 1891 itala ornitologo Tommaso Salvadori konfirmis ke ili estas fakte de la sama specio el Norfolkinsulo, do tiuj ĉi du taksonoj estas sinonimaj.[6]

Dum longa tempo oni konsideris norfolkan kakarikon subspecio de ruĝkrona kakariko el Novzelando. Iuj ornitologoj tamen rimarkis, kiel Alfred North en 1893 kaj Graeme Phipps en 1981, ke Norfolka kakariko estas rimarkeble pli granda ol la ruĝkrona. Phipps aldonis ke la konserva statuso de la Norfolkinsula (sub)specio bezonas aldonan esploron.[7] Analizo de DNA el jaro 2001 montris, ke Norfolka kakariko disiĝis de aliaj kakarikaj specioj tre frue, en tiu ĉi genro nur Novkaledonia kakariko kaj Chatham-insula kakariko estas pli distingaj.[8]

"Norfolka papageto" estas la oficia nomo de la specio laŭ Internacia Ornitologia Komitato.[9] "Norfolka kakariko" estas eble oportuna por montri, ke temas pri birdo en kakarika genro. Lokaj nomoj inkludas na "Norfolk-insula verda papago"[10], kaj inter lokanoj de Norfolk-insulo simple "verda papago".[11] La nomo "Tasmana papageto" estas proponita far ornitologoj Leslie Christidis kaj Walter Boles, kiuj laŭ biogeografiaj konsideroj supozas ke tiu ĉi specio estas la sama kiel formortinta kakariko de Lordo Howe (C. subflavescens).[2] Tamen ankoraŭ ne estas farita tutgenra filogenetika esploro kiu inkludus formortintajn (sub)speciojn, do oni ne povas scii, ĉu la unuigo de tiuj ĉi specioj estas pravigebla.

Distribuo kaj ekologio

redakti

Tiu ĉi specio nur iam ajn troveblis sur Norfolkinsulo, kie ĝi estas endemia. Ĝia natura habitato estas pluvarbaroj kiuj abunde kreskis sur la insulo antaŭ koloniigo. Post komenco de eŭropa koloniigo, tiu ĉi habitato poiome malkreskis kaj la papagoj malaperis el plejparto de sia iama arealo, ĝis en 1908 ili nur troveblis en arbaroj ĉirkaŭ monto Pitt, la plej alta pinto de Norfolkinsulo. De tie la birdoj ankaŭ vizitas apudajn plantejojn kaj ĝardenojn.[12]

La plej krizaj jaroj poj la Norfolka kakariko estis la 1970-aj, kiam la populacio malkreskis ĝis malpli ol 50 birdoj. La faktoroj de ĝia malkresko inkludis habitatdetruon, aparte pro forigo de grandaj kaj truozaj maljunaj arboj taŭgaj por nestoj, mortigon de idoj kaj ovoj far enkondukitaj ratoj kaj katoj, kaj konkuron por nestejoj kun invadaj birdoj kiel karmezinaj rozeloj kaj ordinaraj sturnoj. Programo de kapto kaj bredado de Norfolkaj kakarikoj en kapteco komenciĝis en 1983. Kvankam ĝi ne estis praktika sukceso, ĝi estis sukceso de publikaj rilatoj, alloginte intereson de ambaŭ loĝantoj de Norfolk-insulo kaj konservistoj ĝenerale al la sorto de tiu ĉi birda specio.[10]

Inter 1987 kaj 2000 estis organizitaj programoj por malkreskigo de populacioj de katoj kaj ratoj sur la insulo kaj konstruo de specialaj nestejoj protektitaj kontraŭ ratoj. Rezulte de ili la kvanto de la birdoj kreskis, kaj oni proksimumis ke en 2000 eloviĝis ĉirkaŭ 250 idoj. Tamen, ĉiuj Norfolkaj kakarikoj en la mondo troveblas nur en aŭ apud la Norfolkinsula Nacia Parko, kiu estas malfaciltrairebla, kaj la precizan kvanton de Norfolkaj kakarikoj malfacilas mezuri. Inter 2009 kaj 2012 iuj esploristoj suspektis ke la populacio ree malkreskas. Oni proksimumis ke en 2009 estis vivaj nur ĉirkaŭ 240 plenkreskaj birdoj.[10]

Plejparto de dieto de Norfolka kakariko estas fruktoj kaj semoj, kie semoj plimultaj, aparte vintre. En dieto de nuntempa Norfolka kakariko ĉ. 85% konsistas je nur 5 plantaj specioj: lokaj Norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla), njaŭ-palmo (Rhopalostylis baueri), kaj akeakeo (Dodonaea viscosa), kaj enkondukitaj pintfolia olivarbo (Olea europaea subsp. cuspidata), kaj ĉeriza guavo (Psidium cattleyanum).[13]

Galerio

redakti

Referencoj

redakti
  1. BirdLife International (2017). “Cyanoramphus cookii”, IUCN Red List of Threatened Species 2017. Alirita 4 February 2018.. 
  2. 2,0 2,1 Christidis, Les; Boles, Walter. (2008) Systematics and taxonomy of Australian Birds. Collingwood, Vic: CSIRO Publishing, p. 157. ISBN 9780643065116.
  3. Gray, George Robert. (1859) “Sect. II: Psittacidae”, List of the Specimens of Birds in the Collection of the British Museum III. London: British Museum.
  4. Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  5. (1862) “A list of the birds of New Zealand and the adjacent islands”, Ibis 4 (15), p. 214–52 [228]. doi:10.1111/j.1474-919x.1862.tb07491.x. 
  6. Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Birds in the British Museum. Catalogue of the Psittaci, or Parrots. London: British Museum, p. 584–85.
  7. (1981) “The Kakarikis”, Australian Aviculture, p. 126–39. 
  8. (2000) “Molecular systematics of New Zealand Cyanoramphus parakeets: conservation of Orange-fronted and Forbes' Parakeets”, Bird Conservation International 10 (3), p. 211–239. doi:10.1017/s0959270900000198. 
  9. Parrots & cockatoos. World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 8 October 2021.
  10. 10,0 10,1 10,2 Ortiz-Catedral, Luis. (2018) “Back from the brink–again: the decline and recovery of the Norfolk Island green parrot”, Stephen Garnett: Recovering Australian Threatened Species: A Book of Hope. Csiro Publishing, p. 105–14. ISBN 978-1-486-30742-5.
  11. Green parrots make a comeback on Norfolk Island. Australian Broadcasting Corporation (3 April 2021). Alirita 9 October 2021.
  12. Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
  13. Ŝablono:Cite thesis