Norman Morrison (naskiĝis la 29-an de decembro 1933, mortis la 2-an de novembro 1965) estis usona kvakero, kiu sinmortiĝis per sinbruligo proteste de la usona engaĝiĝo al vjetnama milito. Li sinbruliĝis antaŭ la Pentagoo kaj mortis la saman tagon, postlasante la edzinon kaj tri infanojn.

Norman Morrison
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1933 (1933-12-29)
en Erie
Morto 2-an de novembro 1965 (1965-11-02) (31-jaraĝa)
en Pentagono
Mortokialo sinbruligo
Ŝtataneco Usono
Alma mater College of Wooster
Okupo
Okupo pacaktivisto
vdr

Morrison iĝis heroo por nordaj vjetnamanoj, kie oni eldonis poŝtmarkon kun lia portreto, kies posedo estis malpermesita en Usono. Ĝis nun en Hanojo troviĝas strato nomita laŭ li.

Sep tagojn pli poste similan agon faris en Novjorko antaŭ sidejo de UN Roger Allen LaPorte.

Vidu ankaŭ redakti