Noturenoj
Nothurinae, Noturenoj aŭ aridterenaj Tinamedoj[1] estas unu el la du subfamilioj de la familio de Tinamedoj, kies alia subfamilio estas la Tinamenoj. Ĝi enhavas dekok speciojn en ses genroj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Tinamotis pentlandii, Punaa tinamo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La ses genroj estas la jenaj:
- Rhynchotus (2 specioj)
- Nothoprocta (6 specioj)
- Nothura (5 specioj)
- Taoniscus (monotipa) - Nana tinamo
- Eudromia (2 specioj)
- Tinamotis (2 specioj)
Aspekto
redaktiTiuj birdoj, kiel membroj de la Tinamedoj, estas surgrundemaj birdoj kiuj preferas kuri aŭ piediri, sed povas flugi se necese.[2]
Taksonomio
redaktiĈiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[2]
Kutimaro
redaktiTinamoj manĝas foliojn, florburĝonojn, malgrandajn fruktojn kaj semojn, kaj manĝas insektojn por varii.[2]
Teritorio kaj habitato
redaktiLa membroj de tiu subfamilio loĝas en Sudameriko kaj prefeas montetojn kaj sekajn herbejojn kaj arbustarojn male al la Tinamenoj, kiuj preferas arbarojn.[1]
Notoj
redaktiReferencoj
redakti- Brown, Joseph W. (2005). "Tinamiformes, Tinamidae, tinamous". Tree of Life Web Project. Konsultita 16 Jul 2009.
- Davies, S. J. J. F. (2003). "Tinamous Tinamidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal * Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–67. ISBN 0-7876-5784-0.