Nuala Ní Dhomhnaill

Nuala Ní Dhomhnaill (n. 1952) estas, kun la pli maljuna Máire Mhac an tSaoi, la plej bone konata de la nunaj irlandlingvaj poetinoj. Ŝi naskiĝis en Lancashire, Anglio, en 1952 de irlandlingva gepatroj, kaj revenis al Irlando je la aĝo de 5, kaj poste vivis en Corca Dhuibhne, en la ekstrema sukokcidenta parto de Irlando, en la duoninsulo de An Daingean, kaj en an tAonach, en la Graflando de Tiobraid Árann-Tipperary.

Nuala Ní Dhomhnaill
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1952 (1952-01-01) (72-jaraĝa)
en Lankaŝiro
Lingvoj irlanda vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater University College Cork vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi studis la anglan kaj la irlandan en la Universitato de Corcaigh/Cork, kaj aniĝis la 'Innti' skolon de poetoj. En 1973 ŝi edziniĝis kun la turka geologo, Dogan Leflef, kaj loĝis en Turkio kaj Nederlando dum sep jaroj.

Inter ŝiaj libroj de poezio estas:

  An Dealg Droighin (1981)
  Féar Suaithinseach (1984)
  Rogha Dánta/Selected Poems (1986, 1988, 1990);
  Pharaoh's Daughter (1990)
  Feis (1991)
  Cead Aighnis (1998).

Ní Dhomhnaill estas membro de Aosdána kaj multe verkis: krom la poezion, ŝi verkis teatraĵojn por infanoj, antologiojn artikolojn, recenzojn kaj eseojn.

Ŝi verkis nur irlande por lojaleco al la lingvo. Oni citas ŝin: "La irlanda estas lingvo de beleco, historia signifo, praradikoj kaj enorma taŭgeco por poezia esprimade tra ĝia ĉiutaga uzo". Ŝi ankaŭ flue parolas angle, turke, france, germane kaj nederlande.

La verkoj de Ní Dhomhnaill koncentriĝas je la riĉaj tradicioj kaj heredaĵo de Irlando, kaj kombinas prairlandajn temojn folklorajn kaj mitologiajn kun modernaj temoj el feminismo, sekseco kaj kulturo. Ŝi skribas: "La mito estas baza strukturigado de nia realeco, rakontmaniero kiun ni lokigas sur la kaoson de la sentoj por doni signifon al niaj vivoj".

Ní Dhomhnaill gajnis multajn premiojn kaj stipendiojn, kaj oni tradukis ŝiajn verkojn al la franca, germana, pola, itala, norvega, estona, japana, bretona kaj la angla.

Nuala nun loĝas apud Dublino kun sia edzo kaj kvar infanoj, kaj regule aŭskultebla en la irlanda radio kaj televido.