Oberhünigen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Obermoos)


Oberhünigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Oberhünigen
Blazono de Oberhünigen
Blazono de Oberhünigen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 52′ 47″ N 7° 39′ 30″ O / 46.87972 °N, 7.65833 °O / 46.87972; 7.65833 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 47″ N 7° 39′ 30″ O / 46.87972 °N, 7.65833 °O / 46.87972; 7.65833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 332
Areo 6,02 km²
Alteco 852 m super marnivelo
Poŝtkodo 3504
Komunumkodo 0629
Mapo de Oberhünigen
Mapo de Oberhünigen
Mapo de Oberhünigen
vdr

Geografio redakti

Oberhünigen situas ĉe la nordokcidenta deklivo de la montoĉeno Kurzenberg, en la monteta transiro de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj, proksimume 18 kilometrojn orientsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunuman teritorion senakvigas nordokcidenten la rojo de Hünigen kaj nordoriente la rojo Bärbach, kiuj ambaŭ alfluas al Chise. La komunumo konsistas el la setlejoj Lochmatt (la ĉefa setlejo en nordo sur alteco de 797 m s.m.), Sangbode (en la centro de la komunumo sur alteco de 852 m s.m.), Obermoos (sur alteco de 898 m s.m. en okcidento ĉe la limo kun Niederhünigen), kaj Aebersold (sur alteco de 1107 m s.m. sur la dorso de la montoĉeno Kurzberg).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,02 km², de kiuj 57,0% estas kovritaj de arbaro, 38,7% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberhünigen limas en nordo al Mirchel, en nordoriento al Zäziwil, en oriento al Bowil, en sudo al Linden, kaj en okcidento al Niederhünigen.

Trafiko redakti

Oberhünigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo 1253 de Zäziwil. Oberhünigen ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberhünigen datiĝas el la jaro 1148 kiel Huningen superior. La komunumo estis fondita en la jaro 1980 per disiĝo de la komunumo Schlosswil, kies eksklavo ĝi estis antaŭe kaj kun kiu ĝi historie estis forte ligita, kiel malalta tribunalejo de la Senjorujo Wil kaj ek de 1834 kiel municipo de la komunumo Schlosswil.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti