Neunforn

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oberneunforn)

Neunforn estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 933 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 977 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Neunforn
Blazonoj de Neunforn (Wilen, Oberneunforn, Niederneunforn)
Blazonoj de Neunforn (Wilen, Oberneunforn, Niederneunforn)
Blazonoj de Neunforn (Wilen, Oberneunforn kaj Niederneunforn)
Malnova lernejo de Fahrhof
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 701125 / 273012 (mapo)47.68.7833333333333Koordinatoj: 47° 36′ N, 8° 47′ O; CH1903: 701125 / 273012 (mapo)
Nombro de loĝantoj 977
Areo 11,38 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 8525
Komunumkodo 4601
Mapo de Neunforn
Mapo de Neunforn
Situa mapo de Neunforn
vdr

Geografio redakti

Neunforn situas ĉe la suda bordo de la rivero Turo okcidente de la Zurika Vinlando. La komunumo konsistas el la municipoj Niederneunforn, Oberneunforn, Wilen ĉe Neunforn kaj Fahrhof.

Najbaraj komunumoj redakti

Neunforn limas en nordokcidento al Hüttwilen, en okcidento al Uesslingen-Buch, en sudo al Altikon (Kantono Zuriko), en sudoriento al Thalheim ĉe Turo (Kantono Zuriko), en oriento al Ossingen (Kantono Zuriko), en nordoriento al Waltalingen (Kantono Zuriko) kaj en nordo al Oberstammheim (Kantono Zuriko).

Trafiko redakti

Neunforn atingeblas per poŝtaŭto ek de Ossingen, Stammheim kaj Frauenfeld.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Neunforn datiĝas el la jaro 962 kiel Niuvora.

La hodiaŭa politika komunumo Neunforn estis kreita en la jaro 1996 kadre de la komunuma reformo de Turgovio per kunigo de la lokkomunumoj Niederneunforn, Oberneunforn kaj Wilen ĉe Neunforn.

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti