Oberwil en Simme-Valo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oberwil im Simmental)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oberwil im Simmental (stacidomo).

Oberwil en Simme-Valo (germane: Oberwil im Simmental) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Oberwil im Simmental
Blazono de Oberwil im Simmental
Oberwil im Simmental
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Geografia situo CH1903: 599594 / 166498 (mapo)46.6497222222227.4333333333333Koordinatoj: 46° 39′ N, 7° 26′ O; CH1903: 599594 / 166498 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 804
Areo 46,0 km²
Alteco 836 m super marnivelo
Poŝtkodo 33765
Komunumkodo 0766
Mapo de Oberwil im Simmental
vdr

Geografio

redakti

Oberwil estas la plej supra komunumo de la distrikto Suba Simme-Valo en la Berna Oberlando. La ĉefvilaĝo de la komunumo situas en la valfundo ĉe la bordo de la rivero Simme je alteco de 836 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilagoj (kiuj alemane nomiĝas Bäuerten) Hintereggen, Pfaffenried, Bunschen kaj Waldried.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Oberwil limas en nordo al Guggisberg kaj Rüschegg, en oriento al Därstetten, en sudo al Diemtigen, en sudokcidento al Boltigen kaj en okcidento al Plaffeien (Kantono Friburgo).

Trafiko

redakti

La komunumo disponas pri bona trafiksituo. Ĝi havas du haltejojn ĉe la fervojlinio de Spiez al Zweisimmen, nome Oberwil kaj Enge, kaj tra ĝi pasas la kantona ĉefvojo tra la Simme-Valo.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Oberwil datiĝas el la jaro 1278 kiel Oberwile. Supozeble ekde la 12-a jarcento Oberwil apartenis al la Senjorujo Weissenburg kaj fariĝis kun ĝi en la jaro 1439 posedaĵo de Berno.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti