Obid, hungare Ebed estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Obid situas en la plej griza parto de Slovakio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, fine de sakovojo. Štúrovo troviĝas 6 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis avaroj. La unua mencio pri la loko devenis el 1237. La kampoj longe apartenis al eklezio de Esztergom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1876 inundo, en 1888 incendio okazis. En 1910 loĝis tie 1499 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1976-1999 la vilaĝo estis ekstera parto de Štúrovo. En 2001 loĝis tie 1165 da homoj (1026 hungaroj, 119 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Ebed naskiĝis "kuracisto de la nacio" László Buga.

Ĝemelkomunumo redakti