Observatorio de Iso-Heikkilä

Observatorio en Turku

La Observatorio de Iso-Heikkilä estas amatora astronomia observatorio en Turku (Finnlando), uzata de la lokala amatora astronoma asocio Turun Ursa r.y.

Observatorio de Iso-Heikkilä
Observatorio
La Observatorio de Iso-Heikkilä
Oficiala nomo: Iso-Heikkilän tähtitorni
Lando Finnlando Finnlando
Municipo Turku (distrikto Iso-Heikkilä)
Koordinatoj 60° 27′ 7″ N 22° 13′ 47″ O / 60.45194 °N, 22.22972 °O / 60.45194; 22.22972 (mapo)
Estiĝo 1937
Situo de la observatorio en Finnlando
Situo de la observatorio en Finnlando
Situo de la observatorio en Finnlando
Retpaĝo: https://www.ursa.fi/yhd/TurunUrsa/

Ĝia MPC-kodo estas 062 ;[1] ĝi estis konata de MPC kiel Turku Observatory, ĝi estis iam mastrumita de la Universitato de Turku de 1937 ĝis 1972 kaj estis mondfama observatorio elde kiu pluraj finnaj astronomoj malkovris asteroidojn.

La astroido 1947 Iso-Heikkilä, elde tie malkovrita, estis nomita laŭ la observatorio (kaj laŭ la nomo de la bieno, sur kies tereno ĝi estis konstruita)[2]

Historio redakti

 
La finna astronomo Yrjö Väisälä
(18911971).

La observatorio, konstruita en 1935 kaj 1936, estis komence posedata de la Departemento de Astronomio de la Universitato de Turku. Teknike planis ĝin la fizikisto kaj astronomo Yrjö Väisälä, kies teamo malkovris entute 807 malgrandajn planedojn kaj 7 kometojn. Yrjö Väisälä kontribuis ankaŭ al la esploro en la kampoj de la optiko kaj de la termezuro.

Pro la pligrandiĝo de la urbo, kaj la konstruo de ŝtalfarejo je malpli ol unu kilometro de la observatorio, la Departemento de Astronomio moviĝis al la Observatorio de Tuorla en la 1950-aj jaroj. en la 1960-aj jaroj, areo da apartamentaj konstruaĵoj estas establita en Iso-Heikkilä, malhelpante observojn de la malalta ĉielo en ajnaj direktoj, krom norden. La observatorio restis por tempe uzata de studentoj, ĝis kiam la Universitato forlasis ĝian posedecon en 1975. La konstruaĵo kaj la tereno de la observatorio estas nun posedataj de la urbo Turku.

La observatorio estas nuntempe funkciigata de Turun Ursa r.y., amatora astronoma asocio fondita de Yrjö Väisälä en 1928. De tiam, la asocio daŭre organizas eventojn de ĉiela rigardo por la ĝenerala publiko ĉe la observatorio ; tiu asocio uzas ankaŭ la Observatorion de Kevola (en Paimio) por amatoraj astronomiaj observoj.

Instrumentoj redakti

La observatorio havas du kupolojn en direkto oriento - okcidento, la ĉefaj instrumentoj estas sub la okcidenta kupolo : du teleskopoj de 15 kaj 13 centimetroj de diametro faritaj de Yrjö Väisälä kaj unu Schmidt-Väisälä teleskopo de 19 cm. Estinte, estis sub la kupolo grandangula Schmidt-Väisälä teleskopo de 50 cm, kiu estas nun instalita en la Observatorio de Kevola ; tiu teleskopo estis uzita por malkovri la ĉi-supre menciitajn kometojn kaj asteroidojn.

Sub la orienta kupolo estis meridiana lorno, kiu nun estas en la Provinca Muzeo de Turku.

En okcidenta parto dela konstruaĵo estas la oficejo kaj la biblioteko de la asocio Turun Ursa r.y., kaj ĉambro por ekspozicioj kaj prezento de diapozitivoj.

Baza linio redakti

En la arbaro je ĉirkaŭ 200 metroj en la nordoriento de la observatorio estas betona kolono uzata de Yrjö Väisälä en la 1940-aj jaroj kiel baza linio por termezuradoj. La " komparilo Väisälä "[3] estis uzata por gravaj mezuradoj de bazaj linioj ĉirkaŭ la mondo.

Alia kolono, kiu restas hodiaŭ, situas 500 metrojn al la sudokcidento de la antaŭa, en arbaro trans fervojo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti