Odnoklassniki aŭ mallonge Ok (ruse Одноклассники, en Esperanto: Samklasanoj) estas interkona retejo kaj socia reto-servo por (eksaj) samklasanoj kaj malnovaj amikoj. Ĝi estas precipe uzata en Rusio kaj iamaj Sovetuniaj Respublikoj. La retejo estis disvolvita de Albert Popkov kaj lanĉita la 4-an de marto 2006.

Ok
Ok
Ok
interkona retejo • retejo • online community
Lando Rusio
Retadreso ok.ru
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) nuntempe (komence de 2020) 13: armena, azera, angla, germana, kartvela, kazaĥa, kirgiza, rumana, rusa, taĝika, turka, ukraina kaj uzbeka
vdr

La retejo nuntempe havas pli ol 200 milionojn da registritaj uzantoj kaj 45 milionojn da ĉiutagaj unikaj vizitantoj. Uzantoj devas aĝi almenaŭ sep jarojn por krei konton. Odnoklassniki estas la dua plej populara socia reto en Rusio, malantaŭ VKontakte, sed antaŭ Facebook, kiu estas en tria loko. Enspezoj en la unua trimonato de 2008 por la servo sumiĝis al 3,3 milionoj da usonaj dolaroj.