Ofelia Hooper Polo (naskiĝis la  13-an de novembro 1900(nun 1900-11-13) en Las Minas, mortis la 23-an de septembro 1981) estis Panama sociologino, poetino, profesorino, universitatanino, esploristino kaj aktivulino pri civilaj rajtoj.[1][2]

Ofelia Hooper
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de novembro 1900(nun 1900-11-13)
en Las Minas  Panamo
Morto la 23-an de septembro 1981 (80‑jara)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Panamo vd
Alma mater Universitato de Panamo
Profesio
Okupo universitata instruisto • sociologo • poeto • verkisto vd
Laborkampo Sociologio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis filino de Maurice Hooper kaj Olimpia Polo Valdés.[1] Ŝi kunlaboris al pluraj gazetoj de sia lando, inter kiuj La Antena (1931) kaj Frontera (1937); krome, ŝi redaktis Primicias en 1927;[1] ene de la panama poezio, ŝi estis unu el la unuaj tenantoj de la avangardo en tiu lando kun Eda Nela.[3]

En la kampo de sociologio, ŝi estis unu el la pioniroj en tiu kampo en Panamo kun Demetrio Porras (1898-1972) kaj Georgina Jiménez de López (1904-1994);[4][5] ŝi ankaŭ estis pioniro en la esploro de panama agrikulturo.[1]

Verkoj redakti

  • Creación de Victoria Angelica Torres Cartaya la TUTI (1943)
  • Semblanza del hombre rural de Panamá (1969)
  • Aspectos de la vida social rural de Panamá (1945)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ofelia Hooper. Encaribe, Enciclopedia de historia y cultura del Carible. República Dominicana y Cátedra Juan Bosch, Universidad de La Habana. Arkivita el la originalo je 2020-10-18. Alirita 16 de aŭgusto de 2013.
  2. Conte Porras, Jorge. (1990) Requiem por la Revolución, p. 636.
  3. del Saz, Agustín. (1974) Antología general de la poesía panameña (siglos XIX-XX). Editorial Bruguera, p. 604. ISBN 978-840-203-783-1.
  4. Universidad de Panamá. Comisión Universitaria del Centenario de la República. (2004) Panamá: Cien años de República. Manfer, p. 489. ISBN 978-996-260-839-4.
  5. Figueroa Navarro, Alfredo. (1983) El Desarrollo de las ciencias sociales en Panamá. Universidad de Panamá, p. 535.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ofelia Hooper en la hispana Vikipedio.