Okko Kamu
Okko KAMU, naskiĝinta 7-a de marto 1946 en Helsinko, estas finna dirigento, kiu ludis ankaŭ kiel ĉambra muzikisto kaj violonludanto. Al li estis donita Pro Finlandia-medalo en 1999 kaj titolo de profesoro en 2011. Kamu komencis ludi violonon jam dujare. Sesjare li komencis studi en Sibelius-akademio. En 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li agis en urborkestro de Helsinko, en nacia opero de Finnlando kaj en reĝa opero en Stokholmo. En 1969 li venkis kiel unua en Herbert von Karajan-dirigentkonkurso. Li estas estinta multe en Azio kaj ludis en 2006 kun junulara orkestro de Azio kaj sinfonia orkestro de Singapuro. Ĝis la jaro 2017 li laboris kiel dirigento de orkestro de Singapuro. En 2010-aj jaroj li faris laboron de dirigento ankaŭ en Lahti.
Okko Kamu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Okko Tapani Kamu |
Naskiĝo | 7-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en Helsinko |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Sibelius Academy (en) (1952–1969) |
Familio | |
Patro | Väinö Kamu (en) |
Frat(in)o | Monna Kamu (en) |
Edz(in)o | Marjatta Meritähti (en) Arja Nieminen (en) |
Infano | Ona Kamu (en) ( Marjatta Meritähti (en) ) |
Okupo | |
Okupo | dirigento koncertmajstro violonisto |