Okulŝirmilo estas malgranda peceto el ŝtofo, ledo aŭ alia materialo, kiu estas portata super okulo, tiel ke ĝi kovras kaj la okulon, kaj la tutan okulkavon. La kovraĵo estas tenata en sia loko pere de fadeno, rubando, bandaĝogluo (simila al plastro). La okulŝirmilo estas uzata por kaŝi aŭ protekti vunditan aŭ mankantan okulon, sed ĝi havas ankaŭ medicinan uzon en kuracado de t.n. "maldiligenta okulo" (ambliopio) ĉe infanoj.

Moŝe Dajan - portas okulŝirmilon super sia maldekstra okulo, rezulte de vundo ricevita en la Dua Mondmilito. Ĉar li ĉiam portis nigran okulŝirmilon ekde tiam, tiu iĝis vida varmarko.
Infano portanta okulŝirmilon por kuraci ambliopion
En popola kulturo nigraj okulŝirmiloj ofte estas asociataj kun piratoj, kaj povas esti uzataj kiel neformala simbolo por ĉiuj specoj de piratado.

En popola kulturo, nigraj okulŝirmiloj estas precipe portataj de piratoj kaj figuroj, kiuj estas intencitaj aspekti timigaj, ekscitaj aŭ specialaj. Estis sugestite ke piratoj eble uzis okulŝirmilojn ne nur por kovri vunditajn okulojn, sed por plibonigi noktan vidkapablon dum moviĝado rapide de la taglumo sur la supra ferdeko al la malhelaj spacoj interne de la ŝipo malsupre. Okuloj bezonas ĝis 25 minutojn por adaptiĝi al la lumkondiĉoj, kiam ili transiras de forta lumo al mallumo, kaj montriĝis, ke oni povas tuj vidi pli bone formetante la okulŝirmilon de antaŭe ŝirmita okulo. Tamen, ekzistas neniu historia indiko pri tia uzo.

Por celumi kaj precize uzi pafilon, pafisto uzas celigilon. Ĉe pafejo pafistoj trenjpafas kaj celigas sian pafilon (kaj specife kiam oni uzas fusilon) pere de ilia domina okulo. Pafistoj kiuj ne kapablas fermi sian malfortan okulon foje uzas okulŝirmilon.

Kiam fotas uzante fotilon tiam la fotisto uzas okularion, kaj oni devas uzi nur unu okulon kaj do fermi la alian por fokusigi la vidkapablon al la funkcio de nur unu okulo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti